Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 216: Linio 216:
== Request for translation evaluation for Content Translation ==
== Request for translation evaluation for Content Translation ==


Hello, Greetings from Wikimedia Foundation's Language Engineering team! My apologies for writing in English. We are planning to enable beta testing of [[mw:Content_translation|Content Translation]] for creating articles in the Esperanto Wikipedia. Content translation uses [http://www.apertium.org Apertium] and we would like to get a better understanding on how useful Apertium translations would be as a starting point to create new articles for editors of the Esperanto Wikipedia. By following the instructions on [https://docs.google.com/a/wikimedia.org/forms/d/1JzM2VAbd14bA5NpsMoxzbVO5Njw_bic4V5qtiuSĉ70/viewform this form] you can help us by providing the information about your languages. We are especially interested in the translations from French to Esperanto (and also from English to Esperanto), but you can use the form to provide information about any other [http://wiki.apertium.org/wiki/List_of_language_pairs#Trunk_.28released_pairs.29 language pair supported by Apertium]. Thank you.--[[Uzanto:Runab WMF|Runa Bhattacharjee]] ([[Uzanto-Diskuto:Runab WMF|diskuto]]) 05:29, 17 Nov. 2014 (UTC)
Hello, Greetings from Wikimedia Foundation's Language Engineering team! My apologies for writing in English. We are planning to enable beta testing of [[mw:Content_translation|Content Translation]] for creating articles in the Esperanto Wikipedia. Content translation uses [http://www.apertium.org Apertium] and we would like to get a better understanding on how useful Apertium translations would be as a starting point to create new articles for editors of the Esperanto Wikipedia. By following the instructions on [https://docs.google.com/a/wikimedia.org/forms/d/1JzM2VAbd14bA5NpsMoxzbVO5Njw_bic4V5qtiuScX70/viewform this form] you can help us by providing the information about your languages. We are especially interested in the translations from French to Esperanto (and also from English to Esperanto), but you can use the form to provide information about any other [http://wiki.apertium.org/wiki/List_of_language_pairs#Trunk_.28released_pairs.29 language pair supported by Apertium]. Thank you.--[[Uzanto:Runab WMF|Runa Bhattacharjee]] ([[Uzanto-Diskuto:Runab WMF|diskuto]]) 05:29, 17 Nov. 2014 (UTC)
:Ĉu iu uzanto kapablas skribi laŭ la menciitaj paĝoj helpopaĝon pri tio? Mi timas, ke por tiaj aferoj mia scio de la angla ne sufiĉas. :-| La uzanto prefere estu lingve kaj teknike lerta, kio bedaŭrinde sufiĉe malofte koincidas. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 13:20, 18 Nov. 2014 (UTC)
:Ĉu iu uzanto kapablas skribi laŭ la menciitaj paĝoj helpopaĝon pri tio? Mi timas, ke por tiaj aferoj mia scio de la angla ne sufiĉas. :-| La uzanto prefere estu lingve kaj teknike lerta, kio bedaŭrinde sufiĉe malofte koincidas. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 13:20, 18 Nov. 2014 (UTC)



Kiel registrite je 12:18, 20 nov. 2014


Lingvejo La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri teknikaj aferoj rilate al Vikipedio. Ekz. ŝablonoj, ŝablona projekto, nova versio de la Vikia programaro, problemoj de apartaj foliumiloj, individuaj formatoj kaj skriptoj, programistaj temoj, ktp.

Se vi havas problemon pri ŝablono, vi povas rekte demandi en la diskutejo de la ŝablona projekto.

Teknikejo
  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon


Peto pri korektado de la historio de artikolo

Kunig-procezo

Mi ne havas rajton reĝustigi aŭ teknike korekti malnovan historion, do mi petas al administranto kontroli la procezon de kunigo diskutata en Diskuto:OkSEJT#Pri la kunigo kaj historio kaj se estas kopirajta problemo tie, bonvolu korekti ĝin.--Salatonbv (diskuto) 01:25, 7 Jan. 2014 (UTC)

Ne farite Ne farite Mi nun havas administrantan rajton sed ankoraŭ ne tre certas kiel trakti. Dum multaj monatoj tio estis ignoritaj de administrantoj, do tio ne devas esti granda problemo.--Salatonbv (diskuto) 15:20, 30 Aŭg. 2014 (UTC)
Ankaŭ mi neniam komprenis kiel tion trakti - mi dufoje provis kaj perdiĝis ie meze ;) --KuboF (diskuto) 19:53, 30 Aŭg. 2014 (UTC)

Alinomig-procezo

Eĉ se supran aferon estus iom malfacile trakti, jen estas klare problema procezo foriginta historion per kopi-algluo. Diskuto:Denso.--Salatonbv (diskuto) 22:08, 10 Jan. 2014 (UTC)

✔ Farite Dankon pro observado kaj prizorgado! --KuboF (diskuto) 23:31, 10 Jan. 2014 (UTC)

Kiam "ĉ" kaj "cx" en la serĉilo?

Kiam oni povas tajpi ĉapelitajn literojn en la serĉilo aŭ dum redaktado? Mi aldonis la sekcion pri X-sistemo en Vikipedio:Stilogvido, mi ne povis klarigi kiam oni sukcesas aŭtomate montri tiajn literojn kaj kiam ne (mi ne diras pri la rezulto post la redakto, sed pri konverta funkcio kiel la serĉiloj en ReVo kaj reta PIV). Ĉu tio dependas de la versio de foliumilo aŭ operaciumo? Mi iufoje povas tajpi sed ne ĉiam.--Salatonbv (diskuto) 07:27, 15 Jul. 2014 (UTC)

Lingva polurado de administraj paĝoj

En la paĝo "sukcesis la alinomado" estas ĝena malkoheraĵo: se en la titolo ghustas "alinomado" ne rajtas poste aperi formoj kun -ig-. Do estu "alinomita" kaj "alinomado" anstataŭ "alinomigo".b Administranto bonvolu korekti. Brian

Bona rimarko, Brian! Efektive, en PIV ne troveblas "alinomi" nek "alinomigi", sed ja multaj similaĵoj kiel "nomi", "alnomi", "fornomi" – ĉio kun la signifo "doni nomon". Sekve, oni devus uzi "alinomi" tra Vikipedio. Mi memoras ankoraŭ la tempon, kiam ŝajne oni uzis la vorton "renomi", kaj iom miras tamen, kial post diskuto oni elektis formon ŝajne gramatike malĝustan. Ĉu iu kun pli longa memoro scias pli? Mi rapide kontrolis en translatewiki.net (ĉar principe ĉiu ajn rajtas ŝanĝi la tradukojn, ne nepre administrantoj) kaj estas multaj trovoj de "alinomigi", pro kio mi iom hezitas tuj ŝanĝi ĉion ĉie. Evidente oni transprenadis la vorton kun helpo de la tradukmemoro sen pripensi ĝin, pro kio la eraro nun troviĝas en multaj lokoj kaj eĉ ekster Vikipedio. Cetere, ankaŭ Komputeko konfirmas la supozon de eraro, donante interalie "alinomi" por "rename", sed ne "alinomigi" (kaj nenion kun "-ig-"). Se neniu protestos, estas ŝajne tempo por korekti, ĉu? --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 15:51, 11 Aŭg. 2014 (UTC)
Estis korektita MediaWiki:Movepage-moved. Pluraj aliaj paĝoj korektindas. --KuboF (diskuto) 15:05, 30 Aŭg. 2014 (UTC)
Ŝablono:Alinomu‎ kaj Helpo:Alinomi paĝon estis alinomitaj. Al kie ŝovitaj estas speciala:alinomigi paĝon kaj speciala:alinomigi uzanton? Oni ankoraŭ devos ŝanĝi la paĝan supran tabon "Alinomigi" kaj ĝia diro "alinomigi tiun ĉi paĝon [alt-shift-m]".--Salatonbv (diskuto) 01:35, 31 Aŭg. 2014 (UTC)

Aliasoj de nomspacoj

Mi hodiaŭ demandis stivardon skajpe pri ligilo, per kiu mi povas esplori la aliasojn de nomspacoj: https://eo.wikipedia.org/w/api.php?action=query&meta=siteinfo&siprop=namespaces%7Cnamespacealiases montras, ke fakte nur VP taŭgas por nia ŝablono {{mallongigo}}. Ĉiuj ceteraj estas ja kompletaj vortoj. Ĉu ni eble petu pri aldono de pliaj aliasoj por pli taŭgaj mallongigoj laŭ apartaj nomspacoj? Tiam finfine bone eblus "H" (por Helpo:), "P" (por "Projekto" aŭ "Portalo", certe nur unu eblos), "K" (por Kategorio:), "M" (por Modulo:) kaj "Ŝ" (eble eĉ "S", por Ŝablono:) ktp.

Mi jam diskutis pri tio kun Uzanto:Salatonbv sur Uzanto-Diskuto:Salatonbv kaj li skribis, ke jam ekzistas neoficiala tia alidirektilo K:KK. Ĉu ekzistas pliaj tiaj alidirektiloj? Se jes, ĉu ĉiuj estas iel uzataj kune kun la ŝablono {{mallongigo}}? --Tlustulimu (diskuto) 13:23, 18 Aŭg. 2014 (UTC)

Por Por: Mi pensas ke aliasojn de nomspacoj estas bona ideo. Ekzistas jam "vp:" -> "vikipedio:" Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:38, 18 Aŭg. 2014 (UTC)

Mi nun volas iomete precizigi mian proponon. Ni petu aldonon de la sekvaj aliasoj:

nomspaco (cifera kodo) aliaso komento
Uzanto (2) U
Uzanto-Diskuto (3) UD
Vikipedio (4) VP jam ekzistas
Vikipedia diskuto (5) VD
Ŝablono (10) Ŝ, S la dua por uzantoj, kiuj ial ne havas supersignojn

Jam ekzistas Ŝ:KOORD

Ŝablono-Diskuto (11) ŜD, SD
Helpo (12) H
Helpo-Diskuto (13) HD
Kategorio (14) K jam ekzistas paĝoj tie, sen aliasoj!
Kategorio-Diskuto (15) KD
Portalo (100) PO
Portala diskuto (101) POD
Projekto (102) PR, P jam ekzistas paĝoj tie kun P:, sen aliasoj!
Projekta diskuto (103) PRD, PD

La ideon pri la aliasoj por diskutopaĝoj mi trovis en la germana vikipedio. Eble ni faru same. Mi retiras la proponon por la nomspaco "Modulo" (numero 828), ĉar tie alidirektiloj ne eblas. Do, tial aliaso ŝajnas al mi superflua por Lua-moduloj. --Tlustulimu (diskuto) 14:29, 18 Aŭg. 2014 (UTC)

Por Por: plie jam estas K:PLI, P:WT, VP:ALI (al Helpo:Alinomigi paĝon) ktp (vidu VP:MLL). Por distingi Portarlon kaj Projekton oni eble uzus du literojn "PO:" kaj "PR:", kiel Vikipedio estas ne "V:" sed "VP:" (sed miaopinie "VD" estas iom superflua krom se ni tiel ofte uzas diskutopaĝon de vikipedio kaj portaro.)--Salatonbv (diskuto) 14:42, 18 Aŭg. 2014 (UTC)
Komento Komento: Mi ĵus aldonis PR kaj PO al la tabelo. Se la tuto okazos, ni devos atentigi la ulon, kiu aranĝos la tuton por ni, ke jam ekzistas paĝoj kun K: kaj P:, por ke ne estu fuŝo. Alie ni eble eĉ perdus la jam difinitajn alidirektilojn. Eble VD ja povos esti uzata por arkivitaj diskutoj, kiuj kutime ne plu ŝanĝiĝas. --Tlustulimu (diskuto) 15:06, 18 Aŭg. 2014 (UTC)
Komento Komento: Mi ĵus testis la proponitajn prefiksojn kun duobla punkto (ekz. U:) en la speciala paĝo Specialaĵo:Indekso de prefiksoj, ŝaltante tie al la artikola nomspaco. Nur tri estas tie trovataj, nome K:, P:, kaj unufoje Ŝ:. Sed ĉe S: kaj SD: la paĝo reagis strange, montrante la komencon de la artikolaro. Kutime ĝi montras nenion, se tia prefikso ne ekzistas. Espereble S: kaj SD: ne estas jam uzataj por iuj aliaj celoj. Ĉu iu scias ion pri tio? --Tlustulimu (diskuto) 17:35, 18 Aŭg. 2014 (UTC)
Komento Komento: Se oni enmetas "s:" en la serĉilo, la paĝo alŝutas al [1] kaj "sd:" al [2]. Ĉu tio rilatas al la afero?--Salatonbv (diskuto) 18:27, 18 Aŭg. 2014 (UTC)
Komento Komento: @Salatonbv: Bedaŭrinde tio estas kodoj por intervikiaj ligiloj. Do, ni tial devos rezigni pri "S:" kaj "SD:". :-( Kion ni petu anstataŭ tio, por uzantoj sen supersignoj? --Tlustulimu (diskuto) 18:36, 18 Aŭg. 2014 (UTC)
Komento Komento: Mi kontraŭas ĉiujn unuliterajn aliasojn (krom tiujn kun Esperanto-specifa litero), ĉar tiuj (eĉ la nun uzeblaj) estos estontece ne malverŝajne uzataj por novaj Vikimediaj projektoj. darkweasel94 19:40, 18 Aŭg. 2014 (UTC)
Komento Komento: En la angla ili ŝajnas eviti uzi unu literon por kategorioj (en:Special:PrefixIndex/CAT:), sed ja uzas nur P-on por portaloj (en:Special:PrefixIndex/P:). En la germana ankaŭ P uzatas por portaloj (d:Wikipedia:Shortcuts#Vorlage:Shortcut) sed en la franca ĝi estas por portaloj kaj projektoj ambaŭ (fr:Aide:Raccourci#Liste_des_raccourcis_de_portails_et_projet). Mi ne forte kontraŭas, sed por mi "VD" sonas kiel vikidatumoj = VP:VD, en:WP:WD, fr:WP:WD, ru:ВП:ВД.-Salatonbv (diskuto) 04:57, 19 Aŭg. 2014 (UTC)
Komento Komento: Kiel la paĝo https://en.wikipedia.org/w/api.php?action=query&meta=siteinfo&siprop=namespaces%7Cnamespacealiases montras, la ligiloj en:Special:PrefixIndex/CAT: kaj en:Special:PrefixIndex/P: ne kondukas al aliasoj, sed al certa aro de artikoloj. Tio bone videblas en la tiea speciala paĝo ĉe la nomspaca indiko. La angla vikipedio nur havas du mallongigojn por la nomspacoj, nome WP por Wikipedia (nomspaca numero 4) kaj WT por Wikipedia Talk (nomspaca numero 5). --Tlustulimu (diskuto) 17:02, 19 Aŭg. 2014 (UTC)
Bone, do krom jam ekzistantaj VP:, ni almenaŭ interkonsentas uzi la mallongigojn VD:, Ŝ:, ŜD:, PO:, POD:, PR:, kaj PRD: ĉu ne? Se nur unu litero ne estus aprobata, kial ne KAT: por kategorio kaj KATD: por kategoria diskuto? @Tlustulimu: Ĉu vi daŭre petos pri aldono de la pliaj aliasoj? Tio estas bona ideo ĉiukaze,--Salatonbv (diskuto) 03:29, 2 Sep. 2014 (UTC)

roboto

En ceb.wiki kaj sv.viki Lsjbot skribis multajn artikolojn pri specioj. Laŭ mi, bedaŭre ke ne en eo.viki. Ĉu bedaŭre nur laŭ mi? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:02, 20 Aŭg. 2014 (UTC)

Rilate al nombro de artikoloj mi ne tiom bedaŭras. Dum Vikimanio ni havis interesan paroladon pri amasa kreado de artikoloj; la afero kapablas tre disigi komunumon... Mi mem subtenas amasan kreadon de (bonaj!) robotaj artikoloj sed ne volas superi iun limon. Laŭ mi estas bone, ke vizitantoj trovu per "Hazarda paĝo" artikolojn de multaj temoj kaj ne nur robotajn. Se vi povas proponi iun temon pri kiu eblus krei ĝis 20 000 artikolojn, mi povos pripensi helpi. Se la temo estas inda, amasa kreo ŝparus multan tempon al niaj volontuloj. Tamen, mi preferas, ke ne estu multegaj robotaj artikoloj pri unu temo (geografio, biologio, astronomio).
Atentigo: Mi konscias, ke pasintece estis robote kreitaj multaj fuŝitaj artikoloj. Pri tio ne respondecas roboto, sed robotisto (roboto estas nur ilo). Estonteca robota kreado laŭ mi bezonas pridiskuton de nia komunumo. --KuboF (diskuto) 15:46, 20 Aŭg. 2014 (UTC)
Mi forte kontraŭas amaskreadon de artikoloj per robotoj, kutime robotoj kreas artikolojn uzante datumbazojn kaj la informo kiu aperas en ili estas ofte banala kaj gramatike fuŝa, do ĝi ankoraŭ bezonas priatenton de la vikipediistaro por korekti gramatikaĵojn, kaj tio estas temporaba afero!
La kvanto da artikoloj aŭ la loko de la esperanta vikipedio inter la aliaj vikipedioj laŭ nombro da artikoloj ne devas maltrankviligi iujn ajn, ĉar tio ĉi ne estas konkurado. Mi preferas multe pli malgranda kvanto da artikoloj sed altkvalitaj ol multaj artikoloj etaj kaj nur kun ŝablona informo. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 18:27, 21 Aŭg. 2014 (UTC)
Mi ankaŭ kontraŭas la kreadon de artikoloj per robotoj. Mi opinias ke nia vikipedio estas pli forta kaj "natura" pro la malpermeso de robot-faritaj artikoloj. TAMEN, mi tre subtenus la uzon de robotoj por ripari la artikolojn faritajn de robotoj antaŭ 6 jaroj. Ekz-e - Ni havas centojn da artikoloj pri italaj komunumoj kiuj havas fuŝan blazonon, sen ĝustaj kategorioj, sen ĝustaj ĝermo-ŝablonoj, havante preskaŭ neniom da informo. Bonvolu provi la utilecon de robotoj, riparante la fuŝaĵojn de robotoj! -- Yekrats (diskuto) 20:15, 21 Aŭg. 2014 (UTC)
Ankaŭ mi konstatas, ke centoj da permanaj kontroloj de roboto-redaktoj estas bezonataj ĉe Specialaĵo:Malfreŝe kontrolitaj paĝoj. -- Yekrats (diskuto) 12:30, 22 Aŭg. 2014 (UTC)

Pri la citiloj

̈Ĉu iu vikipedisto povus deĵori iun roboton por anstataŭigi la malbelajn citilojn " " per tiuj « » ? Ĉu la Vikipedia komunumo konsentas pri tiu ŝanĝo? —La komenton aldonis, sen subskribo, Malape (diskuto • kontribuoj)

Kontraŭ Kontraŭ: Mi pensas estas malfacile atingi interkonsenton pri tio en Vikipedio. PMEG principe uzas “ ”, dirante
Citaĵo
 Citiloj estas uzataj antaŭ kaj post citaĵo, aŭ antaŭ kaj post vorto, kiu ne estas uzata en sia vera signifo. Jen kelkaj alternativaj formoj: “citaĵo”, "citaĵo", „citaĵo”, «citaĵo», »citaĵo«, ‘citaĵo’. 
Kiel supre, nia vikipedia ŝablono {{citaĵo}} uzas la formon „citaĵo”.--Salatonbv (diskuto) 22:48, 23 Aŭg. 2014 (UTC)
Kontraŭ Kontraŭ: Ankaŭ la Nova PIV, sub la kapvorto citi, ĉe la devena formo citilo, sur la paĝo 199, mencias diversajn variantojn.
Citaĵo
 malfermi, fermi la citilojn; surliniaj (« » aŭ » «}, eksterliniaj (“ ” aŭ ‘ ’ aŭ „ ”) citiloj; dustreka rekta citilo («) 
Do, unueco ankoraŭ ne estas. --Tlustulimu (diskuto) 08:52, 24 Aŭg. 2014 (UTC)
Kontraŭ Kontraŭ: Unueco ne estas bezonata, kaj eĉ provo decidi pri la afero kaŭzus nur akran disputadon. Krom la formo de la citiloj, ankaŭ la uzado de spacetoj inter teksto kaj citilo varias de lingvo al lingvo. Same tio, ĉu uzi similan aŭ malsimilan citilon por komenci kaj fini citon.
Tamen, Malape pravas en tio, ke la dustreka rekta citilo " [ĝia formo en la PIV-citaĵo de Tlustulimu verŝajne estas preseraro] estas la plej malbona elekto. Ĝi estas la tradicia skribmaŝina signo, kaj en neniu lingvo ĝi estas la nomala tipografia citilformo en presita teksto, sed ja uzata kiel surogato pro limigiteco de komputilaj klavaroj. Sed ankaŭ ĝi restu, simple pro praktikaj kialoj. Tre malmultaj homoj konscias pri la afero, des malpli pri io problema en ĝi.--Surfo 10:09, 24 Aŭg. 2014 (UTC)
Mi pensas ke unueco estas bezonata sed ne estas ankoraŭ ebla. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:57, 24 Aŭg. 2014 (UTC)

Ŝablono:Mankas fonto

Ŝablono:Mankas fonto aldonas kategorion: Kategorio:Artikoloj kun senfontaj asertoj. En mia hejma vikio tiu ŝablono aldonas kategoriojn laŭ dato. pl:Szablon:Fakt (ekzemple: pl:Kategoria:Artykuły wymagające uzupełnienia źródeł od 2014-08 (Kategorio:Artikoloj kun senfontaj asertoj de 2014-08)) Mi pensas ke tio estas bona ideo, ĉu ne? Ĉu iu volas kaj scipovas fari en eo.viki tiel? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:34, 24 Aŭg. 2014 (UTC)

La ŝablono {{Sen fontoj}} permesas aldonadon de tia dato. Ŝajnas al mi "Sen fontoj" estas la preferata ŝablono, sed mi preferas la ŝablono-nomon "Mankas fonto"! -- Yekrats (diskuto) 16:48, 28 Aŭg. 2014 (UTC)
@Yekrats:. Dankon. Jes ŝablono {{Sen fontoj}} permesas aldonadon de tia dato. Sed ŝablono {{Sen fontoj}} permesas marki nur tutan artikolen/tutan sekcion, ne permesas marki unuan frazon. Mi pensas ke estas bezonata ekzemple: informo unu{{Mankas fonto|dato=2014-08}}, informo du{{Mankas fonto|dato=2014-07}}. Ĉu ankoraŭ ne? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 17:37, 28 Aŭg. 2014 (UTC)
 ✔ Farite konsultu Ŝablono:Mankas fonto. Mi ankaŭ aldonis la parametron "kialo", ĝi certe uzeblas ;) Ankoraŭ indas plibonigo (montro de ŝpruchelpilo alirante al ligilo, ne la markita teksto), sed tiu devas esti farita en Ŝablono:Evidentigo. --KuboF (diskuto) 18:14, 31 Aŭg. 2014 (UTC)
@KuboF: Dankon. Tio estas tre bone. Kial dato estas en formato MM JJJJ? Mi penas ke pli utila estos JJJJ-MM (vidu ISO 8601) ĉar poste estos pli bona ordigŝlosilo en kategorioj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 19:36, 31 Aŭg. 2014 (UTC)
Mi simple uzis la saman datigsistemon kiu jam ekzistas en aliaj ŝablonoj (kien ĝin enkondukis fakte mi). Grav(et)a estis bona (porhoma) legeblo de la kategorinomo. Pri la problemo pri ordigado mi scias kaj planis ĝin solvi (per sufiĉe malsimpla solvo tamen). Mi pripenso ŝanĝon laŭ via rekomendo. --KuboF (diskuto) 19:54, 31 Aŭg. 2014 (UTC)

Redakti fonton

Nun "Redakti fonton" ne plu afiŝas la iloj ? Ĉu vi havas ankaŭ la problemon ?pino (diskuto) 20:52, 28 Aŭg. 2014 (UTC)

Jes, ĉe mi estas la sama problemo. - Strangas, ke la erarmesaĝoj de Fajrovulpo ĉikaze estas tute aliaj ol de Google Chrome. Bedaŭrinde mi ne estas tiel sperta pri ĝavaskripto, ke rapida solvo eblos. :-( Ĉu eble alia uzanto havas proponon? --Tlustulimu (diskuto) 21:02, 28 Aŭg. 2014 (UTC)
Nun denove funkcias la ilaro super la redakta kesto. Mi supozas, ke pro la hodiaŭa ĝisdatigo de la Vikia softvaro la foliumiloj ŝarĝis mikson el malnovaj kaj novaj versioj de skriptoj kaj tial estiĝis fuŝo. Eble tion parte kaŭzis ilia kaŝmemoro. --Tlustulimu (diskuto) 21:30, 28 Aŭg. 2014 (UTC)
Jes funkcias, kore dankon por la respondo.--pino (diskuto) 05:58, 29 Aŭg. 2014 (UTC)

Alilingvaj ligiloj

Saluton. Mi konstatas problemojn ĉe vikimedio. Ekzemple Koio aperas sen ligiloj, tamen en la redakto oni inkludas aludon al la ĉeĥa fonto, oni iras tien kaj de tie al la ligiloj kaj tie aperas esperante Koio. Kio okazas? Mi aldonis al la serĉilo ?action=purge kaj nenio nova okazas.--kani (diskuto) 22:23, 30 Aŭg. 2014 (UTC)

Mi ĵus solvis la problemon forigante la esperantan ligon el Vikimedio kaj enmetante ĝin denove. Tamen mi ne scias kial tio aŭ io simila okazis kaj certe okazas ĉe aliaj kazoj. Ekzemple ĉe malajzia ĉina instruisto metita de SinjoroEng.--kani (diskuto) 10:45, 31 Aŭg. 2014 (UTC)
Ŝajne mi sammaniere solvis la problemojn ĉe tiuj du artikoloj el Malajzio. Oni vidos ĉu tio okazos denove.--kani (diskuto) 11:01, 31 Aŭg. 2014 (UTC)
Denove ĉe nova artikolo Karl von Utenhove, kvankam tiele enmetita en Vikimedio, ĝi ne aperis en la koncernaj paĝoj, nek en Esperanto nek en la aliaj lingvoj. Mi forigis ĝin el Vikimedio kaj remetis ĝin: ĉio solviĝis; kial? ĉu ĉar oni enmetis spacon? Tio ne estus videbla. Mi kopiis la titolon rekte el la artikolo.--kani (diskuto) 12:45, 31 Aŭg. 2014 (UTC)

Ŝanĝo de la vikia softvaro kaj ĝavaskriptoj

Saluton. Kiu povas helpi solvi la problemojn, pri kiuj temas sur la paĝo [3]? --Tlustulimu (diskuto) 19:42, 21 Sep. 2014 (UTC)

Nova mediavikia projekto pri raportado de softvaraj fuŝoj

Saluton. Mi ĵus legis en la germana vikipedio sur la tiea paĝo de:Wikipedia:Projektneuheiten (laŭvorte Vikipedio:Projektonovaĵoj), ke ekzistas nova mediavikia projekto por tie raporti softvarajn fuŝojn: Phab:. Ĝi eĉ ricevis proprajn intervikiajn kodojn: [[Phabricator:...]] kaj [[Phab:...]]. Laŭ la novaĵoj ĝi estos la posteulo de Bugzilla. --Tlustulimu (diskuto) 10:19, 8 Okt. 2014 (UTC)

Vikidatumoj

Kio vi pensas pri tio: https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Torakaj_vertebroj&diff=5552227&oldid=5552220

Tio estas nur simpla ekzemplo. Se estas bona ideo uzi deklarojn de vikidatumoj en vikipedio mi proponas fari (en eo.viki) ŝablonon: http://pl.wikipedia.org/wiki/Szablon:Property

Pli komplika ekzemplo estas: http://pl.wikipedia.org/wiki/Szablon:J%C4%99zyk_infobox/temp

Ĉu tio estas bona tendenco? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:25, 9 Okt. 2014 (UTC)

Laŭ mi la tendenco estas klara kaj estos pliaj ŝablonoj uzantaj Vikidatumojn. Ankaŭ via ekzempla ŝanĝo povus estis eĉ pli bona (vidu dokumentadon). Mi komencis (kaj nun jam sufiĉe prokrastas) dokumentadon de Rusvikipedia Vikidatuma sistemo, kiun mi volas enkonduki tien ĉi (se iu estas pli rapida, estu ;) ). --KuboF (diskuto) 22:40, 11 Okt. 2014 (UTC)
Bonege. Dankon. Pardonu. :) Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:48, 11 Okt. 2014 (UTC)
Mi jam plurfoje renkontis provan uzon de vikidatumaj deklaroj en vikipediaj artikoloj, kiuj kreis fuŝajn rezultojn - fuŝoj ne dezirindas, kaj en kazo de dubo preferindas senprobleme funkcianta paĝo sen vikidatumaj deklaroj ol paĝo difektiĝinta pro ili. Sed se ĉio bone funkcias, kompreneble ilia uzo estas bonvena helpo. La plej supra ekzemplo pri torakaj vertebroj tamen ŝajnas al mi nenecese komplike vortumita. Simpla uzo de kodo {{commonscat}} donas tute saman rezulton (supozeble ĝi aŭtomate uzas la vikidatuman deklaron). En kazo de alternativoj laŭ mi uzindas la plej simpla redakta kodo. ThomasPusch (diskuto) 07:01, 18 Okt. 2014 (UTC)
Jes, tio estis malbone. Bone estas tio. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:22, 19 Okt. 2014 (UTC)

Ne videblas du fotoj

Kiu scias bonvolu klarigi: kial malaperis la du alŝutitaj de mi dosieroj-fotoj en la artikolo? --Dima41 (diskuto) 18:06, 17 Okt. 2014 (UTC)

Dosieroj kun tiuj nomoj neniam ekzistis, ĉu en la Esperanta Vikipedio aŭ en la Komunejo. Mi pensas, ke la dosieroj, kiujn vi celas, estas tiuj ĉi:
Ili havas nomojn kun "ux" en la Komunejo. Vi devas do skribi "uxx", kiam vi volas enmeti ilin tie ĉi (vidu la fontkodon de la ĉi-supra galerio por ekzemplo). darkweasel94 20:24, 17 Okt. 2014 (UTC)
Mi aldonis "x"-ojn, nur ili denove videblas. Por mi tamen estas strange, ke normale funkciintaj fotoj iam ekmisfunkciis. --Dima41 (diskuto) 20:55, 17 Okt. 2014 (UTC)
Tio ŝajnas esti cimo en VarmaKato. Tiu ĉi redakto ŝanĝis tiujn "x"-ojn, ŝajne ne intence. darkweasel94 21:01, 17 Okt. 2014 (UTC)
Mi raportis tion. darkweasel94 21:18, 17 Okt. 2014 (UTC)

Stranga kategorio

Saluton. En ĵuse metitaj artikoloj, plejparte tradukoj el la anglaj versioj, do entenas eksterajn ligilojn, bibliografion ktp, aperas ruĝa stranga kategorio nome Pages using duplicate arguments in template calls. Vidu ekzemple ĉe Vasco Núñez de Balboa. Ĉu iu scias ion pri tio? Ĉu oni povas forigi ĝin?--kani (diskuto) 11:09, 25 Okt. 2014 (UTC)

Ŝajne la problemo devenas de cite book. --pino (diskuto) 13:50, 25 Okt. 2014 (UTC)
Jes, vi pravas, ĉar se oni forigas tiun referencon malaperas la malagrablaĵon, sed kion fari?, ĉar povas esti eĉ multaj centoj da tiaj artikoloj. Kaj plej verŝajne antaŭ kelkaj tagoj tio ne aperis. --kani (diskuto) 08:41, 26 Okt. 2014 (UTC)
Evidente tio ne estas nur pro Ŝablono:Cite book. Mi ne esploras nun, sed mi almenaŭ rapide kreis Kategorio:Pages using duplicate arguments in template calls - ĝi estas kaŝita do en artikoloj ne plu videblos kaj poluristoj povas plibonigadi la artikolojn. --KuboF (diskuto) 19:30, 26 Okt. 2014 (UTC)
Dankon.--kani (diskuto) 19:57, 27 Okt. 2014 (UTC)

DISPLAYTITLE

Sciencaj nomoj de taksonoj oni devas skribi por kursivo. Ĉu mi povas uzi {{DISPLAYTITLE:''{{PAGENAME}}''}}, aŭ pli bone estos fari ŝablonon aŭ eble jam estas ŝablono? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:17, 3 Nov. 2014 (UTC)

Vidu, mi ne nuligis, la titolo estas ĉiam kursiva, la ŝablono taksonomio faras aŭtomate tion. --pino (diskuto) 11:41, 4 Nov. 2014 (UTC)
Ho jes, pardonu, En diferenco inter versioj tio ne estas videbla. Dankon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:44, 4 Nov. 2014 (UTC)

Request for translation evaluation for Content Translation

Hello, Greetings from Wikimedia Foundation's Language Engineering team! My apologies for writing in English. We are planning to enable beta testing of Content Translation for creating articles in the Esperanto Wikipedia. Content translation uses Apertium and we would like to get a better understanding on how useful Apertium translations would be as a starting point to create new articles for editors of the Esperanto Wikipedia. By following the instructions on this form you can help us by providing the information about your languages. We are especially interested in the translations from French to Esperanto (and also from English to Esperanto), but you can use the form to provide information about any other language pair supported by Apertium. Thank you.--Runa Bhattacharjee (diskuto) 05:29, 17 Nov. 2014 (UTC)

Ĉu iu uzanto kapablas skribi laŭ la menciitaj paĝoj helpopaĝon pri tio? Mi timas, ke por tiaj aferoj mia scio de la angla ne sufiĉas. :-| La uzanto prefere estu lingve kaj teknike lerta, kio bedaŭrinde sufiĉe malofte koincidas. --Tlustulimu (diskuto) 13:20, 18 Nov. 2014 (UTC)

Mi jam konas la aferon, ĝi estis prezentita en Vikimanio kaj mi partoprenis personan trejnadon (vidu miajn notojn kun aglalingva prelego). Helpopaĝon mi jam komencis verki (Uzanto:KuboF/Tradukado) sed fine mi trovis tempo nur por aliaj laboroj. Laŭ mi tiu nova interfaco estas tre bona (ĉiuokaze, ĝi eniris ankaŭ mian lastan (Esperantlingvan) prelegon pri vikimedia mondo). Nun ni havas WikiTrans-on, sed tiu portempe ne funkcias... --KuboF (diskuto) 17:55, 18 Nov. 2014 (UTC)

Hello, looks like the url for the form I had included in my original message got mangled due to some text getting converted into special characters. I am reposting the url again - survey form. Please do let me know if it still shows an error. Thank you.--Runa Bhattacharjee (diskuto) 03:52, 20 Nov. 2014 (UTC)