Suba Unuiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Suba Unuiĝo, germane Niedere Vereinigung, estis alianco por kontraŭstari la ekspansiismon de Karlo la Brava, duko de Burgundio. Dum la Burgundiaj militoj 1474–1477 la Suba Unuiĝo fine venkis Burgundion, Karlo la Brava mortis en la batalo de Nancio kaj Burgundio poste estis dividita.

Aliancanoj de la Suba Unuiĝo estis la liberaj urboj Strasburgo, Bazelo, Kolmaro kaj Selestado, la episkopoj de Bazelo und Strasburgo, la Svisa Ĵurkomunumo kaj duko Sigismondo de Aŭstrio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La dukoj de Burgundio estis potencaj regantoj en la 15-a jarcento. Ilia regejo estis du neligitaj partoj: la "Subaj landoj" (hodiaŭ: Benelukso) kaj la "Supraj landoj" (Burgonjo, Franĉ-Konteo kaj kelkaj malgrandaj). Inter tiuj situis memstara Loreno, ĝi estis la ĉefa celo de Burgundia ekspansiemo.

Sigismundo lombardas siajn aŭstriajn teritoriojn en Alzaco al Karlo la Brava, 1469

En 1467 Karlo la Brava fariĝis duko de Burgundio. En 1469 li faris pruntkontrakton kun grandduko Sigismondo de Aŭstrio: la bankrota grandduko ricevu monon kaj subtenon por siaj svisaj posedaĵoj, Karlo la Brava ricevu regadon en "Antaŭa Aŭstrio" (la aŭstraj posedaĵoj en Alzaco kaj Brisgovio). Karlo tiel celis ĉirkaŭiri Lorenon ankaŭ de la orienta flanko. Per sia vokto Peter von Hagenbach li starigis severan reĝimon en la novaj landoj, draste altigis la impostojn kaj kruele insistis pri ties pagado.

Ne nur Loreno sentis sin minacata de tiu kontrakto. Ankaŭ la kvar liberaj urboj Strasburgo, Bazelo, Kolmaro kaj Selestado en Alzaco timis la novan najbaron kaj tial faris la kontrakton de la Suba Unuiĝo. Iom post iom pliaj partneroj aliĝis, tiel malgrandaj urboj en Alzaco kaj la episkopoj de Strasburgo kaj Bazelo, kaj fine - la 31-an de marto 1474 - ankaŭ la ok urboj de la Svisa Ĵurkomunumo aliĝis por 10 jaroj. Eĉ duko Sigismondo post vana provo reaĉeti sian lombarditan teritorion aliĝis al tiu alianco kontraŭ Karlo la Brava. Fine ankaŭ duko Renato la 2-a de Loreno kunkontraktis.

La Suba Unuiĝo subtenis la alzacan ribeladon kontraŭ Burgundio en 1474 kaj en serio de bataloj (Burgundiaj militoj) fine sukcesis venki Karlon la Bravan, kiu mortis dum la batalo de Nancio.

La alianco disfalis post la venko en la Burgundiaj militoj kaj la fino de la kontrakto de la svisaj urboj.

La renovigo de la Suba Unuiĝo[redakti | redakti fonton]

En 1493 nova samnoma alianco estis interkontraktita. Al ĝi apartenis nur la alzacaj urboj kaj la reganto de Antaŭa Aŭstrio. Tiu alianco estis pakto kontraŭ la Svisa Ĵurkomunumo kaj batalis en la Ŝvaba milito flanke de germana reĝo Maksimiliano la 1-a kontraŭ la ĵurkomunumanoj.

Aliancanoj[redakti | redakti fonton]