Sugio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kriptomerio
"Ĵomon-sugio", la plej granda specimeno de Cryptomeria japonica konata, ĉe Yakushima (Japanio)
"Ĵomon-sugio", la plej granda specimeno de Cryptomeria japonica konata, ĉe Yakushima (Japanio)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Kupresacoj Cupressaceae
Subfamilio: Taxodioideae [1]
Genro: Kriptomerio Cryptomeria
Cryptomeria japonica
(L.f.) D.Don
Konserva statuso
Status iucn2.3 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata (LR/nt)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Branĉoj, folioj kaj strobiloj de sugio

La sugiokriptomerio [2] (Cryptomeria japonica) estas specio el Japanio. Ĝi estas konata sub la malnova botanika nomo "japana cedro", kvankam la nomo maltaŭgas, ĉar ne temas pri cedro. La nomo sugio devenas de la japana: 杉, sugi.

La sugio estas granda, monoika arbo kun globa, ligneca konuso. Ĝi estas forstumata kaj plantata por ornamo aŭ por ligno uzata en domkonstruado kaj meblofarado.[3]

La sugioj povas kreski ĝis 70 metrojn altaj kaj atingi diametron de 4 metroj. La ŝelo estas ruĝbruna kaj disigas en vertikalajn striojn. La folioj staras spirale, pinglosimile, 0,5 ĝis 1 centimetron longaj. La strobiloj estas rondaj, kun diametro de 1 ĝis 2 centimetroj.

Tiu palearktisa arbo similas al sekvojoj, sed ties folioj estas malpli longaj kaj strobiloj pli grandaj.

La sugioj estis plantitaj jam tiom longaj en Ĉinio, ke iuj opiniis ilin devenintaj de tie. Tamen la tieaj arboj ne malsimilas la sovaĝajn japanajn arbojn kaj ne ekzistas pruvo ke iam ekzistis sovaĝaj sugioj en Ĉinio.

Simbolo kaj uzo[redakti | redakti fonton]

Sugi-aleo ĉe la Togakushi-sanktejo en Nagano, Japanio.

La sugio estas la nacia arbo de Japanio kaj kutime plantita ĉirkaŭ temploj. Kompreneble multaj, plantitaj antaŭ jarcentoj estas nun tre imponaj.

Kiam ŝoguno Tokugawa Ieyasu mortis en 1616 kaj estis entombigita en Nikko, princo (Daimio) tro malriĉa por donaci ŝtonan lanternon, kiel li devus tion fari, petis, ke oni permesu, ke li ansatataŭe plantu aleon el sugioj, "por ke estontaj vizitantoj estos protektitaj de la sunvarmo". Oni konsentis pri tio, kaj la sugialeo al Nikko plu ekzistas, longas pli ol 65 kilometrojn kaj estas elstare impona.[4]

La sugioj estas uzataj por arbaraj plantadoj en Japanio kaj Ĉinio, kaj kiel ornamaj arboj en aliaj regionoj, kiel Eŭropo kaj Nord-Ameriko.

La ligno bonodoras, estas rozkolora, malpeza sed malmola, kaj rezistas akvon kaj putriĝon. En Japanio oni uzas ĝin por ĉiaj konstrulaboroj, kaj ornamoj.

Problemoj[redakti | redakti fonton]

Poleno de la sugio (kaj Hinoki) estas grava kaŭzo de alergio en Japanio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Referencoj
  1. angle Cupressaceae Rich. ex Bartling 1830. Alirita 2009-10-14.
  2. Plena Ilustrita vortaro 2002 p. 624
  3. PIV2, p. 624.
  4. Sargent (1894; The Forest Flora of Japan)