Surakarta

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Surakarta (malofte Soloo) estas metropolo en Indonezio.

Blazono de Surakarta

Bazaj informoj

Loko de Surakarta en Javo

Geografio

Vido al turo en Surakarta
Statuo pri Slamet Riyadi en Surakarta

Surakarta situas sur ebenaĵo laŭ rivero en geografia centro de insulo Javo. Yogyakarta troviĝas 60, Semarang 100 km-ojn.

Historio

Antaŭ la nederlandanoj diversaj sultanoj regis tie. En 1744 la tiama sultano subtenis la ĉinojn kontraŭ la nederlandanoj kaj en la sekva jaro Surakarta iĝis rezidurbo de sultanlando. Dum proklamo de indonezia sendependeco la urbo forte apogis la sendependecon. Ankaŭ la komunistoj havis apogojn. En 1948 la nederlandanoj okupis la urbon, la urbanoj faris gerilmiliton. Post unu jaro Slamet Riyadi forpuŝis la nederlandanojn. De 1965 ĝis 1966 malsukcesa puĉo okazis. En 1988 sangaj tumultoj okazis.

Trafiko

Surakarta havas flughavenon kaj fervojan nodon. Trajnoj trafikas al Yogyakarta, Semarang kaj Surabajo. La menciitaj urboj havas ankaŭ bonajn vojajn kontaktojn.

Klimato

Surakarta havas tropikan klimaton. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter novembro-aprilo. Oni mezuras jare po 2180 mm-ojn. La temperaturo estas konstanta kaj varias inter 21-31 ° C.

Ekonomio

Ĉirkaŭaĵo de Surakarta oni kultivas rizojn, kaŭĉukojn, maizojn, maniokojn kaj produktas sukeron. Oni okupiĝas pri teksaĵoj kaj maŝinproduktoj.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Urbodomo de Surakarta
Vido de Surakarta

Ŝablono:LigoLeginda