Szűr

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Szűr [sUr], germane Siehr, kroate Sur estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Mohács.

Bazaj informoj

Situo

Szűr situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, fine de lomga sakovojo, aŭtovojo M6 Budapeŝto-Bóly preteriras..

Historio

La unua skriba mencio pri Szűr devenis el 1542. Baldaŭ pro la turkoj la komunumo senhomiĝis, germanoj refondis ĝin en la 18-a jarcento. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szűr 657 homoj (640 germanoj, 17 hungaroj). Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis ambaŭ vilaĝojn. Post la 2-a mondmilito la germanoj deportiĝis al Germanio, samtempe alvenis deportitaj hungaroj el Ĉeĥoslovakio. En 2001 la germanoj estis 36 %. En 2008 en telefonlibro de Budapeŝto troviĝis 10 personoj havantaj familiajn nomojn Szűr.

Vidindaĵoj