Szakmár

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzu pri Szatmár!

Szakmár [sakmAr] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Kalocsa.

Blazono de Szakmár

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Szakmár situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Kalocsa troviĝas je 9, Kecskemét je 80, Budapeŝto je 118 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1299 en formo Zathmar, kiu apartenis tiam al abatejo de Szekszárd. La turkoj faris senhoma la regionon. La Habsburgoj forpelis la turkojn en 1686. Formiĝis senfina vico da farmoj. La vilaĝoĝermo estis la preĝejo, kiu konstruiĝis en 1831. Tiu altiris homojn por vivi en tiu centra loko. Szakmár fondiĝis en 1897, tiam elektiĝis la municipo.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Szakmár naskiĝis: