Szarvas
Szarvas (sarvaŝ), slovake Sarvaš estas urbo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés, en subregiono Szarvas, kies centro estas. La loknomo signifas: cervo.
Bazaj informoj
- Areo: 162 km²
- Loĝantaro: 18400
- Poŝtkodo: 5540
- Telefonprefikso: 66
Geografio
Szarvas situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Körös, laŭ ĉefvojo Békéscsaba-Kecskemét, laŭ fervojo Mezőtúr-Orosháza. Budapeŝto estas 150 km.
Historio
Pli frue avaroj loĝis tie. La loko estis grava trapasejo de Körös, Anonymus (hungara kronikisto) mencias ĝin. La turkoj konstruis fuorteton, kiu kune kun la komunumo dum la reokupiĝo en 1686 detruiĝis. En 1722 la komunumo refondiĝis, poste iĝis kampurbo ĝis 1872. Klasika luterana preĝejo konstruiĝis en 1788, la pli nova en 1897. La katolika preĝejo pretiĝis en 1812, hotelo Árpád en 1896. La komunumo urbiĝis en 1966.
Vidindaĵoj
Apud la riverbordo troviĝas unu el la plej gravaj hungaraj arboretoj, ene estas kastelo de Bolza. Proksime estas ventomuelejo, kiu estis onidire geografia centro de Hungara reĝlando. La menciindaĵoj apartenas al Nacia parko Körös-Mures. Aparte menciindaj estas klasikisma kastelo de Mitrovszky (mitrovski) kaj gastejo de Bárány, en kiu nun estas kuracejo. Sakralaj vidindaĵoj estas:
- Preĝejo de Sankta Klara (Szarvas)
- Luterana malnova preĝejo (Szarvas)
- Luterana nova preĝejo (Szarvas).
Famuloj
- en Szarvas naskiĝis:
- en la urbo mortis:
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagikono Serdobsk, Rusio (1970)
- Ŝablono:Flagikono Poprad, Slovakio (1980)
- Ŝablono:Flagikono Vlăhița, Rumanio (1994)
- Ŝablono:Flagikono Baraolt, Rumanio (1997)
- Ŝablono:Flagikono Malacky, Slovakio (2000)
- Ŝablono:Flagikono Vuŝio, Ĉinio (2009)
- Ŝablono:Flagikono Șimleu Silvaniei, Rumanio
- Ŝablono:Flagikono Keuruu, Suomio
Fontoj
- Hungara Vikipedio