Szentantalfa
El Vikipedio
Szentantalfa [sentantalfa] estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Balatonfüred. La nomo signifas: Sankta Antonio-vilaĝ'.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 7 km²
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.9132/17.6737
- Loĝantaro: 410
- Poŝtkodo: 8272
- Telefonprefikso: 87
Situo [redakti]
Szentantalfa situas sur malebenaĵo, laŭ flankovojoj. Balatono troviĝas 5, Badacsony kaj Balatonfüred po 21, Tapolca 22 km-ojn. Szentantalfa preskaŭ kontaktiĝas kun Tagyon.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1276. En la 16-a jarcento pro la konstantaj militadoj la vilaĝo senhomiĝis. En 1959 kolĥozo formiĝis. La loĝantoj okupiĝas precipe pri vinkulturo. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, poŝto.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika romanika preĝejo omaĝe al Sankta Antonio el la 18-a jarcento
- luterana preĝejo de 1787
- kalvinana preĝejo de 1785