Szentgál
El Vikipedio
Szentgál estas vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Veszprém (urbo). Szent signifas: sankta, Gál estas malofta virnomo.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 95 km²
- Loĝantaro: 2860
- Poŝtkodo: 8444
- Telefonprefikso: 88
Geografio [redakti]
Szentgál situas sur malebenaĵo inter arbaroj, laŭ flankovojoj. Veszprém troviĝas je 16, Budapeŝto je 124 km-oj.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el la 1281. La loĝantoj estis ĉashundo-bredistoj, kiuj ricevis nobelecon en 1328. Dum la turkoj la arbaroj defendis la loĝantojn, venis rifuĝintoj el la najbareco.
Vidindaĵoj [redakti]
- baroka kalvinana preĝejo de 1774
- kavo nomata Kőlik
- taksusoarbaro (ĉirkaŭ 120000 da arboj)
Famuloj [redakti]
- en Szentgál naskiĝis lingvisto Ludoviko Lőrincze kaj literaturhistoriisto József Bánóczi