Tabako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tabako
Tabakofloroj (Nicotiana sylvestris)
Tabakofloroj (Nicotiana sylvestris)
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: verda lineo Archaeplastida
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Tracheobionta
Klaso: Dukotiledonoj Rosopsida
Ordo: Solanaloj Solanales
Familio: Solanacoj Solanaceae
Genro: Nicotiana
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tabako (science : Nicotiana) estas planto el la genro Nicotiana el la familio de Solanacoj. El ĝiaj sekigitaj folioj oni pretigas tabakon. Estas pli ol 70 specioj de tabako, el kiuj la ĉefa komerca specio estas N. tabacum. La plej forta specio estas N. rustica amplekse uzata ĉirkaŭ la mondo.

Sekigitaj folioj de tabako estas ĉefe fumataj en cigaredoj, cigaroj, aŭ kiel pipotabako kaj aromita nargilea tabako. Ili estas konsumitaj kiel snuftabako, maĉotabako kaj similaj konsummanieroj.

Tabako enhavas la alkaloidon nikotinon, nome stimulilo. Tabakuzado estas riska faktoro por multaj malsanoj, ĉefe por tiuj kiuj rilatas al la koro, hepato kaj pulmoj, kaj kelkaj kanceroj. En 2008, la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) nomigis tabakon kielo la sola plej granda kaŭzo de evitebla morto en la mondo.[1]

Etimologio

Tabako ankaŭ povas esti premita en ŝtopiloj kaj tranĉaĵigita en flokojn.
Historia forno en Myrtleford, Viktorio, Aŭstralio.
Basma tabakfolioj sekiĝantaj sub la suno ĉe Pomak vilaĝo en Ksanti, Grekio.

La vorto tabako originas de la hispana kaj portugala vorto tabako. La preciza origino de la hispana/portugala vorto estas pridisputata sed ĝi ĝenerale estas opiniita kiel origininta, almenaŭ parte, de la taina lingvo, el la aravaka lingvaro de la Karibio. En taino, laŭdire ĝi rilatis aŭ al rulaĵo de tabakfolioj (laŭ Bartolomé de las Casas, 1552), aŭ al la tabago, speco de Y-forma pipo por ekflarado de tabaka fumo ankaŭ konata kiel flartabako (laŭ Oviedo; kun la folioj mem referitaj kiel cohiba).[2]

Tamen, similaj vortoj en la hispana, la portugala kaj la itala estis ofte uzitaj ekde 1410 por aludi kuracherbojn kiuj verŝajne originas de la araba طبق tabaq, vorto laŭdire datrilatanta al la 9-a jarcento, kiel la nomo de diversaj herboj.[3]

Historio

William Michael Harnett (usonano, 1848-1892). Still Life with Three Castles Tobacco, 1880. Broklina Muzeo

Tradicia uzado

Plej frua montro de fumanta eŭropano, el Tabacco de Anthony Chute, 1595.

Tabako jam estis longe uzita en Ameriko, kun kelkaj kultivadejoj en Meksiko devenanta de 1400-1000 a.K.[4] Multaj indianaj triboj tradicie kreskigis kaj utiligis tabakon kiel enteogeno. Orientaj nordamerikaj triboj portis grandajn kvantojn de tabako en saketoj kiel volonte akceptita komercobjekto, kaj ofte fumis ĝin en kalumetoj, aŭ en difinitaj sanktaj ceremonioj, aŭ por sigeli vendon.[5] Ili fumis ĝin ĉe tiaj okazoj en ĉiuj stadioj de vivo, eĉ en infanaĝo.[6] Estas kredite ke tabako estas donaco de la Kreinto, kaj ke la elspirita tabaka fumo portas onies pensojn kaj preĝojn al la Kreinto.[7][8]

Popularigado

Ilustraĵo el la verko de Frederick William Fairholt nome Tobacco, its History and Association, 1859.

Sekvante la alvenon de la eŭropanoj, tabako iĝis ĉiam pli populara kiel komercobjekto. Hernández de Boncalo, hispana kronikisto de Ameriko, estis la unua eŭropano kiu alportis tabakosemojn al la malnovmonda kontinento en 1559 laŭ ordonoj de la reĝo Filipo la 2-a (Hispanio). Tiuj semoj estis plantitaj proksime de Toledo, pli specife en areo konata kiel "Los Cigarrales" (cikedajoj) nomitaj laŭ la kontinuaj plagoj de cikadoj ("cigarras" in hispane, el kio poste derivos "cigaro"). Antaŭ la evoluo de pli malpezaj variantoj de tabako nome Virginia kaj White Burley, la fumo estis tro akra por esti enspirita. Malgrandaj kvantoj estis fumitaj en tempo, uzante pipon kiel la midŭaĥkiseru aŭ fumante per lastatempe inventitaj akvopipoj kiel ekzemple la bongsoni aŭ la nargileo (Vidu Thuoc-Lao por moderna daŭrigo de tiu praktiko). Enspira fumo jam estis ofta en Hindio kaj Ĉinio pere de la konsumo de kanabo kaj opio jarmilojn antaŭe.

Tabako kreskigis la ekonomion por la suda Usono ĝis ĝi estis anstataŭigita per kotono. Post la usona enlanda milito, ŝanĝo en postulo kaj ŝanĝo en laboristaro permesis al inventinto James Bonsack krei maŝinon kiu aŭtomatigis cigaredproduktadon. Tiu pliiĝo en produktado permesis enorman kreskon en la tabakindustrio ĝis la sciencaj revelacioj de la mezo de la 20-a jarcento.

Nuntempo

Sekvante la sciencajn antaŭenigojn de la mezo de la 20-a jarcento, tabako iĝis kondamnita kiel sandanĝero, kaj poste iĝis ampleksita kiel kialo por kancero, same kiel por aliaj spiraj kaj cirkulaj malsanoj. En Usono, tio kondukis al la Tobacco Master Settlement Agreement (MSA), kiu aranĝis la proceson en interŝanĝo por kombinaĵo de ĉiujaraj pagoj al la ŝtatoj kaj libervolaj restriktoj en reklamado kaj merkatigo de tabakvaroj.

En la 1970-aj jaroj, Brown & Williamson krucbredis varianton de tabako nome Y1. Tiu varianto de tabako enhavis nekutime altan kvanton de nikotino, preskaŭ duobligante sian enhavon de 3.2-3.5% ĝis 6.5%. En la 1990-aj jaroj, tio klinis la agentejon Usona Manĝo kaj Drogo Servo (FDA) por utiligi tiun varianton kiel indicon ke tabakentreprenoj intencite manipulis la nikotinenhavon de cigaredoj.

En 2003, en respondo al kresko de tabakuzo en evolulandoj, la Monda Organizaĵo pri Sano (WHO)[9] sukcese kunigis 168 landojn por subskribi la Kadro-Konvencion sur Tabaklimigo (Framework Convention on Tobacco Control). Tiu Konvencio estis dezajnita por agiti por efika leĝaro kaj ĝia devigo en ĉiuj landoj por redukti la damaĝajn efikojn de tabako. Tio kaŭzis la evoluon de tabakĉesigaj produktoj.

Drogo

Skribaĵo sur pakaĵo de cigaredoj kun priskribo de ĝia enhavo

Tabako estas planto, kiun dum miljaroj indiĝenoj de karaibaj insuloj fumas,[mankas fonto] enkondukita en Eŭropon de André Thevet kaj Jean Nicot (el kies nomo devenas la vorto nikotino). Dum la 16-a jarcento ĝiaj folioj estis unue uzataj kiel kuracilo, poste por plezuro, tiel oni ĝin aŭ flaris (dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj tio estis la plej ofta uzo, kaj ĉiuj viroj havis tabakujon en poŝo por teni la provizon de snuftabako), maĉi (ankaŭ tiu uzo estis ĝis la komenco de la 20-a jarcento multe pli disvastigita) aŭ fumi, ĉu en pipoj aŭ en la okcidentaziaj akvopipoj, ĉu laŭforme de cigaroj faritaj el volvitaj folioj. La pli malgranda cigaredo, kiu estas kovrita de paperfolio, aperis nur meze de la 19-a jarcento, sed fariĝis la plej vulgara uzomaniero de tabako dum la 20-a jarcento.

Tabako ĉiam havis gravan kulturan rolon ĉu inter la indianoj (vidu paco-kalumeto), ĉu en Eŭropo kaj Okcidenta Azio, kaj fine en la tuta mondo. En Eŭropo ŝtataj malpermesoj de tabakfumado estis oftaj. Dum la lastaj jardekoj de la 20-a jarcento ĉiam pli kaj pli da ŝtatoj en Eŭropo kaj Norda Ameriko rekomencas malpermesi kaj malfaciligi la privatan tabakfumadon, dirante, ke ĝi malbone influas la sanon de la fumanto kaj de proksimuloj (ĝi ekzemple kaŭzas pulman kanceron).

Tra la historio de la Esperanto-movado ofte estis kontraŭfumaj grupoj, ekzemple Verda Kruco kaj Tutmonda Agado-Asocio de Esperantistaj Nefumantoj (TAdEN).

Tabako

Parazitoj

La Peronosporaceae Peronospora hyoscyami f.sp. tabacina kaj la Erysiphaceae Erysiphe cichoracearum atakas la foliojn. La viruso de la mozaiko de tabako okazigas helajn makulojn. La Hypocreomycetidae Thielaviopsis basicola putrigas la radikojn.

Ekonomia signifio

Ĉefe Nicotiana tabacum (tabako) estas kultivata. Ĝiaj folioj enhavas ĝis 5% de la maso kun alkaloido la nikotino. Ekzistas ankaŭ ornamaj (cetere tre bonodoraj) specioj.

Sistematiko

La molekula biologio montras ke la genro esta radiko de klado proksima de Anthocercideae (Anthocercis, Anthotroche, Crenidium, Cyphanthera, Duboisia, Grammosolen kaj Symonanthus) kaj Solanoideae[10].



Nicotiana




Anthocercideae



Solanoideae




Ĉefaj specioj :

  • Nicotiana acuminata
  • Nicotiana alata
  • Nicotiana attenuata
  • Nicotiana clevelandii
  • Nicotiana excelsior
  • Nicotiana forgetiana
  • Nicotiana gigantea variegata
  • Nicotiana glauca
  • Nicotiana glutinosa
  • Nicotiana langsdorffii
  • Nicotiana longiflora
  • Nicotiana obtusifolia
  • Nicotiana paniculata
  • Nicotiana plumbagifolia
  • Nicotiana quadrivalvis
  • Nicotiana repanda
  • Nicotiana rustica
  • Nicotiana sanderae
  • Nicotiana suaveolens
  • Nicotiana sylvestris
  • Nicotiana tabacum
  • Nicotiana tomentosa

Eksteraj ligiloj

Notoj kaj referencoj

  1. (2008) “WHO Report on the global tobacco epidemic, 2008 (enkonduko kaj resumo)” (PDF), p. 8. “Tobacco is the single most preventable cause of death in the world today.”. 
  2. World Association of International Studies, Stanford University.
  3. Online Etymological Dictionary.
  4. Goodman, Jordan. Tobacco in History and Culture: An Encyclopedia. Detroit: Thomson Gale, 2005. Print
  5. ekz. Heckewelder, History, Manners and Customs of the Indian Nations who Once Inhabited Pennsylvania, p. 149 ff.
  6. "They smoke with excessive eagerness ... men, women, girls and boys, all find their keenest pleasure in this way." - Dièreville priskribante la popolon Mi'kmaq, ĉ. 1699 en Port Royal.
  7. Tobacco: A Study of Its Consumption in the United States, Jack Jacob Gottsegen, 1940, p. 107.
  8. INDIAN CALUMET: The Pipe of Peace.
  9. WHO | WHO Framework Convention on Tobacco Control (WHO FCTC). Who.int. Alirita 2008-09-18.
  10. Richard G. Olmstead und Lynn Bohs: A Summary of Molecular Systematic Research in Solanaceae: 1982-2006. In: D.M. Spooner et al. (Hrsg.): Solanaceae VI: Genomics Meets Biodiversity, ISHS Acta Horticulturae 745, Juni 2007. ISBN 978-90-6605-427-1.