Tago de la Flago de Pola Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Pollando

Tago de la Flago de Pola Respubliko – pola festo celebrata de 2004, enkondukita laŭleĝe la 20-an de februaro 2004.

Ĝi estas celebrata inter la festoj: la 1-a de majoTago de la Laboro kaj la 3-a de majo – Festo de la Konstitucio de la 3-a de Majo. En la jaroj de Pola Popola Respubliko ĝuste tiun ĉi tagon oni malhisis post la 1-a de majo ŝtatajn flagojn, por ke ne eksponi ilin dum la tago de, forigita de komunistaj regopovoj, datreveno de la Festo de la Konstitucio de la 3-a de Majo.

Samtage 1945, polaj soldatoj hisis blankan-ruĝan standardon sur la kolumnon Siegessäule en Berlino dum la batalo de Berlino.

Fikso de la festo

Pola Senato voĉdonis la 12-an de februaro 2004 la tagon de la 2-a de majo Festo de la Blanka Aglo. Rezulte de la decido de Pola Sejmo la feston oni ŝanĝis je Tago de la Flago de Pola Respubliko. Samtempe la 2-a de majo estas festata kiel Tago de la Pola Diasporo kaj de Poloj Eksterlande.

Celebrado

Oni organizas diversajn aranĝojn kaj patriotajn manifestaciojn. Ekzemple, en Bytom la 2-an de majo 2009 pli ol 500 personoj kreis blankan-ruĝan flagon de preparitaj pli frue kaj samtempe alten levitaj ombreloj. Tio estis plej verŝajne la plej granda kreita flago en Pollando okaze de la Tago de Pola Flago.

Festado de la flago en la mondo

Krom Pollando la feston de propra flago oni celebras en pluraj aliaj landoj, kiel en Usono, Meksiko, Argentino, Finnlando, Turkmenio, Ukrainio, Litovio kaj en Ĉinio.

Vidu ankaŭ