Taja lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Taja lingvaro
ภาษาไต p̣hās̛̄ātay
Parolata en Suda Ĉinio (Gŭangŝjio, Gŭiĝoŭo, Junano kaj Gŭangdongo), Sud-Orienta Azio
Denaskaj parolantoj ĉ. 70 milionoj
Lingvistika klasifiko
Kradaja
Taja lingvaro

Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 tai
v  d  r
Information icon.svg
La tajaj lingvoj estas:
  • ██ Norda taja / Norda ĝŭanga
  • ██ Centra taja / Centra ĝŭanga
  • ██ Sudokcidenta taja / taja

La taja lingvaro (ภาษาไต p̣hās̛̄ātay) estas branĉo de la kradaja lingvaro. Parolantoj nombras ĉirkaŭ 70 milionoj. La plej multnombraj popoloj de la familio estas tajoj, laŭoj, ĝŭangoj kaj ŝanoj.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Tai, Taja, kaj Dai estas ofte uzata de parolantoj de multaj tajaj lingvoj. Laŭaj lingvistoj, tamen, emas opinii ke la siama-taja apartenas al la laŭa lingvo. Kelkaj lingvistoj ŝatas nomi la norman tajan "siama lingvo". Same, aliaj povus nomi la taj-kadajan lingvaron "daja lingvo".

La lingvaro foje nomatas "ĝŭanga lingvaro" en Ĉinio kaj "Nung" en Vjetnamio.

Etnogeografia distribuo[redakti | redakti fonton]

Laŭ Ethnologue[redakti | redakti fonton]

Jen la listo de subgrupaj lingvoj laŭ Ethnologue:[1]

  • Kuan (lingvo de Laoso)
  • Rien (lingvo de Laoso)
  • Tai Do (lingvo de Vjetnamio)
  • Tai Pao (lingvo de Laoso)
  • Tay Lhang (lingvo de Laoso)
  • Centra taja lingvaro (Central Tai languages)
    • 6 diversaj ĝŭangaj (Ĉinio) kaj 4 aliaj lingoj (Vjetnamio)
  • Nord-taja lingvaro (Northern Tai languages)
    • 10 diversaj ĝŭangaj kaj la bujia (Ĉinio), la Saek kaj Tai Mène (Laoso), kaj la Yoy (Tajlando)
  • Sudokcidenta-taja lingvaro (Southwestern Tai languages)
    • 33 lingvoj (Barato, Birmo, Laoso, Ĉinio kaj Vjetnamio)
skribaĵo "bonkora elefanta rajdisto" en alfabetoj de diversaj tajaj lingvoj.

Li (1977)[redakti | redakti fonton]

La propono de Li (1977) (norma kategorio).

Tai 

Nord-taja lingvaro



Centra-taja lingvaro



Sudokcidenta-taja lingvaro



La propono de Gedney (1989).

Tai 

Nord-taja lingvaro




Centra-taja lingvaro



Sudokcidenta-taja lingvaro




La propono de Haudricourt (1957).

Tai 


Nord-taja lingvaro



Centra-taja lingvaro




Sudokcidenta-taja lingvaro



Alia[redakti | redakti fonton]

Etnogeografia distribuo estas jena (mln):

Lingvogrupo SU Eŭropo Azio Afriko Ameriko Oceanio Mondo
Golaŭoj - - 0.06 - - - 0.06
Dung-ŝujoj - - 1.80 - - - 1.80
Lioj - - 0.86 - - - 0.86
Tajoj - - 66.74 - 0.05 - 66.79
Totalo - - 69.46 - 0.05 - 69.51

SU - Teritorio de iama Sovetunio sen baltaj landoj.[mankas fonto]

Ĝŭangoj
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ĝŭangoj.
Laŭoj
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Laŭoj.
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Laoso (2,95 mln). Loĝas ankaŭ en nordo kaj nordoriento de Tajlando (15 mln) kaj en aliaj landoj kiuj estis en Hindoĉinio. Totala kvanto: 18 mln (1992).
  • Lingvo: laŭa.
  • Kredantoj: budhistoj.
Tajoj
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Tajoj.
  • Popolo de taja grupo, ĉefloĝantoj de Tajlando (29,5 mln). Totala kvanto: 29,7 mln (1992).
  • Lingvo: La siama.
  • Kredantoj: budhistoj.
Ŝanoj
  • Popolo de taja grupo en sudoriento de Birmo (2,85 mln), en Tajlando kaj Laoso. Totala kvanto: 2,93 mln (1987).
  • Kredantoj: precipe budhistoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ethnologue angle