Tajgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tajgoj)

Pri urbo en Kemerova provinco en Rusio vidu en Tajga.


siberia tajgo

Tajgo, foje nomata boreala arbaro, estas norda arbaro. Pro la PIV-a difino de tajgo kiel "la virga arbaro en norda Siberio, inter la tundro kaj la stepo", oni kutime pensis pri tajgo unuavice en la kunteksto de Siberio. Nuntempe oni tamen ankaŭ uzas la terminon rilate la similan ekosistemon de norda Eŭropo kaj Nordameriko, kaj laŭe PIV2 difinas tajgon kiel "boreala arbaro (vs ekosistemo) karakterizata de la plejkovreco de koniferoj (i.a. pinoj, larikoj, piceoj).

La pejzaĝo tajga estas karakterizita per arbaroj el ĉefe pinoj kaj betuloj, kreskantaj sur grundo, kiu somere nur parte malfrostiĝas kaj tiam estas marĉa.

Krome la vorto "Tajga" estas la nomo de pluraj komunumoj en Rusio.

tajga vegetaĵa zono tutmonde

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ekoregionoj[redakti | redakti fonton]

Nearktisaj tajgoj
NA0601 Alaskaj montaraj tajgoj  Usono
NA0607 Jukona malaltaĵa tajgo de landinterna Alasko  Usono
NA0613 Nord-kordileraj arbaroj  Kanado
Palearktisaj tajgoj
PA0601 Orient-siberia tajgo  Rusio
PA0602 Islandaj betularoj kaj altmontara tundro  Islando
PA0603 Kamĉatkaj-kurilaj herbejoj kaj duonarbaroj  Rusio
PA0604 Kamĉatka-kurila tajgo  Rusio
PA0605 Nordorient-siberia tajgo  Rusio
PA0606 Oĥotska-manĉuria tajgo  Rusio
PA0607 Saĥalena tajgo  Rusio
PA0608 Skandinava kaj rusa tajgoj  Rusio,  Svedio
PA0610 Uralaj tundro kaj tajgo  Rusio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]