Tamás Bárdos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamás Bárdos
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1915 (1915-07-20)
Morto 15-an de majo 2012 (2012-05-15) (96-jaraĝa)
Okupo
Okupo kemiisto
vdr

Tamás Bárdos [tamAŝ bArdoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bárdos Tamás estis hungardevena-usonana kemiisto, profesoro, membro (honora (1983)) de Hungara Scienca Akademio. Lia nomo en Usono estis Thomas J. Bardos. Lia patro estis Artúr Bárdos. Li havis tutmondan famon pri esplorado de kancero.

Tamás Bárdos [1][rompita ligilo] naskiĝis la 20-an de julio 1915 en Budapeŝto. Li mortis la 15-an de majo 2012 en Masaĉuseco en Amherst.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Bárdos frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris kemian diplomon en Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József en 1937, poste li laboris en rafinejo de Almásfüzitő. En la sekvaj jaroj lia familio estis molestita, eĉ lia frato mortis en koncentrejo. En 1946 li migris al Usono, en 1949 li denove akiris kemian diplomon en Universitato Notre Dame, poste li esploris biokemion en universitato en Teksaso. Ekde 1951 li esploris en Ĉikago, kiel laboratoriestro. Ekde 1960 en universitato en Bufalo li esploris la kanceron 50 jarojn, sed li ankaŭ instruis (kelkfoje ankaŭ en aliaj landoj). Li ricevis usonajn premiojn. En sia libertempo li helpis kulturajn movadojn de la usonaj hungaroj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.