Tatárszentgyörgy
Tatárszentgyörgy estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Dabas. La nomo signifas tatara-Sankta Georgo, tamen ĝi estis kumana setlejo, oni erare nomumis ilin tataroj.
Bazaj informoj
- Areo:55 km²
- Loĝantaro: 1850
- Poŝtkodo: 2375
- Telefonprefikso: 29
Situo
Tatárszentgyörgy situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, urboj Dabas kaj Örkény estas proksime. Budapeŝto troviĝas 55 km-ojn.
Historio
Komence estis tie 2 setlejoj, kiuj senhomiĝis dum la tatara invado. La sama okazis dum la turka erao, longe ĝi ne estis loĝata. Antono Grassalkovich (graŝalkoviĉ) akiris la bienon kaj fondis vilaĝon en 1758.
Vidindaĵo
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Vendelo de 1858, la turo estas 25 m-ojn alta
Komunumoj de Sankta Georgo en Hungara reĝlando
Pro grandeco la tabelo ne havas la ceterajn komunumojn en Transilvanio, vidu ilin Csíkszentgyörgy!