Tera Tago
El Vikipedio
Festo > Tutmonda Tera Tago
Tutmonda Tera Tago (aŭ Tutmonda Tago de Tero) estas sekulara festotago por honori la Teron kaj pripensi ekologion. Ĝi estis fondita la 22-an de aprilo 1970 de usona senatano Gaylord Nelson.
La simbolo por la Tutmonda Tera Tago estas verda Θ (Greka theta) sur blanka fono.
La Tera Flago estis asociata al Tutmonda Tera Tago ek de 1970 en Usono.
[redakti] Historio
Tutmonda Tera Tago estas unue festita en 1970. Usona senatano Nelsono organizis ĝin por manifestacii popularan politikan subtenon por la media agendo. Senatano Nelsono plenigis la oficejon per kolegiaj studentoj kaj elektis Denis Hayes kiel kunordigiston de agadoj.

