Ĉarto de la Tero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Tero fotita la 7-an de decembro 1972 de la ŝipanaro de la kosmoveturilo Apollo 17

La Ĉarto de la Tero estas deklaracio pri la bazaj etikaj principoj por tutmonda daŭripova evoluo. Ĝia definitiva versio publikiĝis en 2000.

Kreita per tutmonda konsultadprocezo kaj apogita fare de organizoj reprezentantaj milionojn da homoj, la Ĉarto inspiru "en ĉiuj homoj senton de tutmonda interligiteco kaj kunrespondeco por la bonfarto de la homgento, la pli granda komunumo de vivo, kaj ontaj generacioj."[1] Ĝi alvokas la homaron por helpi krei mondskalan partnerecon ĉe kritika krucvojo en la homara historio. En la etika vizio de la Ĉarto de la Tero kernas, ke mediprotektado, homaj rajtoj, justa socia evoluo kaj paco estas temoj interdependaj kaj nedisigeblaj. La Ĉarto provas disponigi novan kadron por pensado pri kaj traktado de tiuj temoj.

Gvidprincipoj de la Ĉarto estas respekto kaj respondeco pri ĉia vivanto, ekologia integreco, sociala kaj ekonomia justeco, demokratio kaj kulturo de senperforto kaj paco.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1987 la Monda Komisiono de UN pri Medio kaj Evoluo, konata kiel la "Brundtland-komisiono", en sia fina rezolucio proponis "novan Ĉarton" kun "novaj valoroj" por gvidi la transiron al "daŭripova evoluo".

Daŭripova evoluo fariĝis la gvida koncepto de la UN-Pintkunveno por Medio kaj Evoluo ("Tero-Pinto") 1992 en Rio-de-Ĵanejro. En la agad-programo "Agendo 21" tiu koncepto estis plie konkretigita.

Tamen, ne sukcesis interkonsenti en Rio pri komune akceptota Ĉarto de la Tero, kiu priskribu bazan etikan kadron por la diversaj taskoj kaj projektoj de la "Agendo 21". Spite al fortostreĉoj de la registaraj reprezentantoj kaj neregistaraj organizoj (NRO-oj) ekzistis ankoraŭ tro multe da enhavaj malakordoj por jam trovi interkonsenton pri komuna ĉarta teksto. Interalie grupoj el la t.n. evolulandoj ne taksis sin sufiĉe reprezentataj.

Post ĉi tiu komenca seniluziĝo, en 1994 venis novaj impulsoj de la "Konsilio de la Tero" (fondita de Maurice Strong, Generalsekretario de la Rio-Pintkunveno) en Kostariko kaj de la "Internacia Verda Kruco" (speco de "Ruĝa Kruco por la medio", iniciita de Miĥail Gorbaĉov en 1992). Kune ili engaĝiĝis por la antaŭenigi la ideon de Tero-Ĉarto kaj starigis tiucele la organizon Tero-Ĉarto-Iniciato. Subtenon ili siatempe ricevis ankaŭ de la nederlanda registaro.

En 1995 dum komuna renkontiĝo kun aliaj NRO-oj estis fondita en Hago komisiono por la Tero-Ĉarto kun la celo efektivigi en la venontaj jaroj mondskalan interkonsultadon por prezenti malneton por Tero-Ĉarto.

Vastskala diskutado en ĉiuj teranguloj estis iniciita. En marto 1997 ĉe la Rio+5-forumo, unua malneto de la Ĉarto de la Tero estas publikigita kiel “dokumento en progreso”. 1999 sekvis la dua tekst-malneto. Centoj da organizoj kaj grupoj kaj miloj da unuopuloj partoprenis en tiu ĉi procezo. Finfine, en marto 2000 dum renkontiĝo de la komisiono en la Unesko ĉefsidejo en Parizo oni enmetis la lastajn aldonaĵojn kaj la Ĉarto en sia definitiva versio publikiĝis. La oficiala lanĉo estis la 29an de junio 2000. En ceremonio en La Paco-Palaco en Hago partoprenis ankaŭ Beatrikso, Reĝino de Nederlando.

Komence oni alstrebis atingi adopton de la Tero-Ĉarto sur la sekva UN-Mondpinto en Johanesburgo 2002. Tamen, la Ĉarto kiel dokumento estis nek aprobita nek oficiale diskutita. Malgraŭ tio, dum pluraj okazoj kaj eventoj la Ĉarto povis esti prezentata, rolante inspirige dum la konferenca procezo en Johanesburgo. En aro da deklaroj ĝi estis pozitive menciita, ekzemple reprezentantoj de urboj kaj distriktoj el la tuta mondo alvokis, ke la mondo orientiĝu laŭ la valoroj kaj principoj de la Ĉarto de la Tero (t.n. " Johanesburga Voko ").

La 16 principoj[redakti | redakti fonton]

La dokumento estas dividita en 4 sekciojn (kolonoj) kun ensume 16 ĉefaj principoj (1-4 estas pli ĝeneralaj ol 5-16) enhavantaj ensume 61 apogajn principojn.

I. RESPEKTO KAJ PROTEKTO DE LA VIV-KOMUNUMO

1. Respekti la Teron kaj ĉian formon de vivo.

2. Zorgi pri la viv-komunumo kun kompreno, kompato kaj amo.

3. Konstrui demokratiajn, justajn, partoprenigajn, daŭripovajn kaj pacajn sociojn.

4. Konservi la riĉaĵon kaj belecon de la Tero por la nunaj kaj estontaj generacioj.

II. EKOLOGIA INTEGRECO

5. Protekti kaj restarigi la integrecon de la ekologiaj sistemoj de la Tero, aparte la biologian diversecon kaj la naturajn procezojn kiuj certigas la daŭrigon de la vivo.

6. Malebligi ĉian damaĝon kaŭzitan al la medio kiel plej bona metodo konservi ĝin kaj apliki la principon de antaŭmalhelpo tie kie la konoj estas nesufiĉaj.

7. Adopti manierojn de produktado, de konsumado kaj de reproduktado kiuj konservas la regenerajn kapablojn de la Tero, la homrajtojn kaj la komunan bonfarton.

8. Progresigi la esploradon de la daŭripova ekologio kaj subteni la liberan interŝanĝon kaj larĝan aplikadon de la akiritaj konoj.

III. SOCIA KAJ EKONOMIA JUSTECO

9. Elradikigi la malriĉecon kiel etika, socia kaj media nepraĵo.

10. Certiĝi ke la ekonomiaj aktivecoj kaj institucioj ĉiunivele favorigu la homan disvolviĝon juste kaj daŭrive.

11. Certigi la rajtegalecon de la seksoj kaj la justecon inter ili kiel antaŭkondiĉon al daŭripova disvolvado kaj certigi la universalan aliron al la edukado, al la sanprizorgoj kaj al la ekonomiaj eblecoj.

12. Defendi la rajton de ĉiuj homaj estuloj, sen distingo, je natura kaj socia medio favoriganta la homan dignon, la korpan sanon kaj la spiritan bonfarton, aparte atentante la rajtojn de la indiĝenaj popoloj kaj de la malplimultoj.

IV. NEPERFORTA DEMOKRATIO KAJ PACO

13. Fortigi la demokratiajn instituciojn ĉiunivele kaj subteni regmanieron kiu obeas la principojn de travideblo kaj juĝeblo, kaj la partoprenon de ĉiuj en la decidiĝo, kaj la aliron al la juĝsistemo.

14. Integri en la sistemon de edukado kaj de plua klerigado la konojn, valorojn kaj kompetentojn necesajn por daŭripova vivmaniero.

15. Trakti ĉiujn vivulojn kun respekto kaj konsidero.

16. Disvolvi kulturon de toleremo, de neperforto kaj de paco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Wiser.org

Daŭripovaj evoluigaj celoj de UN

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Earth Charter Initiative: "What is the Earth Charter?" Arkivigite je 2015-12-08 per la retarkivo Wayback Machine.