The Naked and the Dead (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Naked and the Dead
filmo
Originala titolo The Naked and the Dead
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1958, 6 aŭg. 1958, 15 maj. 1959, 24 sep. 1959
Ĝenro milita filmo, filmo bazita de literatura verko
Kameraado Joseph LaShelle
Reĝisoro(j) Raoul Walsh
Produktisto(j) Paul Gregory
Scenaro Denis Sanders • Terry Sanders
Filmita en Panamo
Loko de rakonto Insula Oceanio
Muziko de Bernard Herrmann
Rolantoj Aldo Ray • Cliff Robertson • Raymond Massey • Lili St. Cyr • Barbara Nichols • Richard Jaeckel • James Best • Joey Bishop • L. Q. Jones • William Campbell • Jerry Paris • Robert Gist • Max Showalter
Produktinta firmao RKO Pictures
IMDb
vdr

The Naked and the Dead (La nudaj kaj la mortaj) estas usona militfilmo el 1958 reĝisorita de Raoul Walsh. La scenaro estas bazita sur furorlibro de la samnomo de Norman Mailer, kiu baziĝis sur lia sperto kiel soldato batalanta ĉe la sudorient-azia pacifika fronto en Dua Mondmilito [1].

La filmo estis filmita en Panamo kun la helpo de la Usona Armeo kaj enhavas batalscenojn de tankoj, artilerio, infanterio kaj mararmeo [2].

Intriga resumo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Marsoldatoj amuziĝas ĉe drinkejo en Honoluluo antaŭ ol iri en batalon en Filipinoj en 1943. Ilia komandanto estas serĝento Sam Croft (Aldo Ray), hardita kaj senbrida batalanto kiu estas malamata sed timita fare de siaj subuloj. Li estas antisemita kaj kolera post kiam lia edzino trompis lin kaj ankaŭ estas senkompata direkte al japanaj militkaptitoj kiujn li mortigas kaj elprenas iliajn orajn dentojn.

La komandanto de la divizio estas generalo Cummings (Raymond Massey), soleca kaj hardita viro. Li nomumas leŭtenanton Robert Herm (Cliff Robertson) kiel sia persona asistanto. Herm estas la filo de lia amiko, kaj li traktas lin kiel filon, kaj li estas la nurunu kun kiu li parolas pri personaj problemoj.

Cummings kredas ke soldatoj devus timi iliajn komandantojn kaj nur tiam ili estos bonaj batalantoj; Herm kredas ke la batalantoj devus esti traktitaj kun amo kaj egale, sen diferencoj de rango. La argumento inter ili varmiĝas ĝis Herm demandas esti liberigita de sia pozicio kaj transdonita al batalrolo. Cummings nomumas lin kiel komandanta oficiro de la taĉmento de Croft.

Croft ne estas kontentigita kun la komando trudita al li, sed li havas neniun elekton. La celo de la taĉmento estas trairi montpasejon, atingi la alian flankon de la insulo kaj raporti de tie pri la movoj de la japanoj.

Ili foje renkontas la japanojn kaj suferas perdojn. Unu el la militistoj mortis pro mordo de serpento. Croft volas seniĝi de Herm. Li sendas unu el la batalantoj, Martinez, por kontroli la trairejon. Martinez renkontas japanon kaj mortigas lin. Li raportas la renkonton al Croft, sed Croft rakontas al Herm ke la trairejo estas malferma. Herm antaŭeniras al la transirejo kaj estas pafita fare de la japanoj. Tri militistoj portas lin sur brankardo al la marbordo.

Dume, Croft estas pafvundita kaj mortigita, kaj la malmultaj pluvivaj batalantoj sukcesas atingi la marbordon, kie ili ekvidas la retiriĝantan japanan armeon kaj sukcesas raporti tion al ĉefkomandejo. Ili estas savitaj fare de alteriĝotrupo kune kun Herm kaj liaj kunuloj. Sekvante ilian raporton de la retiriĝo, la usonanoj lanĉas sukcesan atakon.

Cummings vizitas la vunditan Herm-n kaj rakontas al li ke la brankardo estis portita fare de pastro kaj juda soldato, kaj ili faris ĝin pro amo kaj ne pro timo, kaj ke la homa spirito estas pli forta ol iu ajn timo kaj teruro trudita al ĝi.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. CinemaScope Derivatives - Superscope 4. Widescreen Museum. Alirita 2014-06-14.
  2. American Legends Interviews Paul Gregory on making: The Naked and The Dead. Americanlegends.com. Alirita 2014-06-14.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]