The Orb

El Vikipedio, la libera enciklopedio


The Orb
The Orb koncertanta en Kopenhago, Danio, en 2005
The Orb koncertanta en Kopenhago, Danio, en 2005
Bazaj informoj
Deveno Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando
Ĝenroj Etosmuziko
Dubmuziko
Elektronika muziko
Triphopo
Aktivaj jaroj 1988–Nuntempo
Eldoninto Big Life, Island, Badorb.com, Kompakt, Malicious, Damage, Mercury, MCA
Retejo www.theorb.com%20
Membroj

Alex Paterson
Thomas Fehlmann

Antaŭaj membroj

Jimmy Cauty
Kris Weston
Andy Falconer
Andy Hughes
Simon Phillips
Nick Burton

vdr

The Orb estas brita elektronik-muzika bando agnoskita kiel pioniro de la ĝenro de la etoshaŭzo. Fondita en 1988 de Alex Paterson kaj Jimmy Cauty de KLF, la duopo komenciĝas kiel etosmuzika kaj dubmuzika DJ en Londono. La unuaj prezentadoj de The Orb estis inspirataj de komponistoj kaj bandoj de etosa kaj elektronika muziko de la 1970-aj jaroj kaj 1980-aj jaroj, inkluzive de Brian Eno kaj Kraftwerk. Pro siaj psikedelaj sonoroj, The Orb kreas veran kulton inter klubanoj, kiuj "malsupreniras" el siaj "altecoj" de amfetaminoj. Malgraŭ multaj ŝanĝoj de personaro (Kris Weston, Andy Falconer, Simon Phillips, Nick Burton kaj Andy Hughes ĉiuj iame estis parto de la bando), The Orb ĉiam konservis ĉi-tiujn sonojn kaj temojn pri sciencfikcio. Paterson estas la nura konstanta membro kaj daŭre laboras sub la nomo "The Orb" kun svis-naskita germana muzikproduktisto Thomas Fehlmann, kaj poste kun Martin "Youth" Glover de Killing Joke kaj Tim Bran de Dreadzone.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • The Orb's Adventures Beyond the Ultraworld (1991)
  • Aubrey Mixes: The Ultraworld Excursions (1991)
  • U.F.Orb (1992)
  • Live '93 (1993)
  • Pomme Fritz (1994)
  • Orbus Terrarum (1995)
  • Auntie Aubrey's Excursions Beyond the Call of Duty (1996)
  • Orblivion (1997)
  • U.F.Off: The Best of the Orb (1998)
  • Cydonia (2001)
  • Auntie Aubrey's Excursions Beyond the Call of Duty Pt 2 (2002)
  • Bicycles and Tricycles (2004)
  • Okie Dokie It's the Orb on Kompakt (2005)
  • OrbSessions (collection de raretés) (2005)
  • The Future Academy Of Noise, Rhythm And Gardening Presents The Dream (2008)
  • The BBC Sessions 1979-2001 (2008)
  • Metallic Spheres (2010) kun David Gilmour, de Pink Floyd
  • C Batter C (2011)
  • The Orbserver in the Star House (Featuring Lee Scratch Perry) (2012)
  • Moonbuilding 2703 AD (2015)
  • COW / Chill Out, World! (2016)
  • No Sounds Are Out Of Bounds (2018)
  • Abolition of the Royal Familia (2020)
  • Prism (2023)