Thou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La plimulto da parolantoj de la moderna angla trovas "thou" plejparte en la verkoj de William Shakespeare, en la verkoj de aliaj renesancaj, mezepokaj kaj fruaj modernaj verkistoj, kaj en la Biblio de la Reĝo James.[1][2]

La vorto thou [dh] estas duapersona ununombra pronomo en la angla lingvo, ekvivalenta al ci en Esperanto. Ĝi hodiaŭ estas preskaŭ tute arkaika kaj anstataŭita, en preskaŭ ĉiuj kuntekstoj, per you [ju]. Ĝi plu estas uzata en partoj de Norda Anglio kaj en la skota [dhu]. Thou estas la nominativa formo; la objektiva formo estas thee [dhi] (kiu funkcias kiel akuzativo kaj dativo) kaj la posesiva formo estas thy [dhaj] aŭ thine [dhajn]. Kiam thou estas la gramatika subjekto de finita verbo en la indikativa modo, la verbformo tipe finiĝas per -(e)st (ekz. "thou goest"; "thou dost"), sed en iuj kazoj nur per -t (ekz., "thou art"; "thou shalt"). En la meza angla, thou fojfoje estis mallongigita per meto de eta letero "u" super la letero þ: þͧ.

Originale, thou estis simple la ununombra formo de la plurala pronomo ye [ji], derivita de prahindeŭropa radiko. Post la normana konkero de Anglio en 1066, thou estis ekuzita por esprimi intimecon, konatecon aŭ malestimon, dum alia pronomo, you, la objektiva formo de ye, estis ekuzita por formalaj cirkonstancoj (vidu ci-vi-distingo). En la 17-a jarcento, thou iĝis neuzata en la norma lingvo, ofte rigardata kiel neĝentila, sed kontinuis, fojfoje en modifita formo, en regionaj dialektoj de Anglio kaj Skotlando.[3] kaj ankaŭ en la lingvaĵo de iuj religiaj grupoj, kiaj la Kvakeroj. La pronomo ankoraŭ aperas en literaturo, kiu klopodas reprodukti arkaikan lingvaĵon, kaj ankaŭ en iuj ironiaj kuntekstoj kaj esprimoj, ekzemple holier than thou, laŭvorte "pli sankta ol ci," aŭ memjusta/hipokrita.

Fruaj anglalingvaj tradukoj de la Biblio spegulis komunajn tendencojn en aliaj lingvoj, uzante la intiman ununombran formon de la dua persono, kiam homo parolas al Dio. Tia traduko retenas la distingon en la hebrea inter la ununombraj kaj plurnombraj formoj at(ah) kaj atem/aten, kio alie ne eblus en la angla. Pro ĝia uzado en la Biblio, multaj parolantoj de la angla hodiaŭ asocias la pronomon kun soleneco aŭ formaleco, kvankam ĝi historie estis intima.

Multaj dialektoj de la angla kompensis la mankon de ununombra/plurnombra distingo per la kreado de novaj plurnombraj pronomoj aŭ pronomaj esprimoj, ekzemple yinz, yous ("vij")[4] kaj y'all ("vi ĉiuj") aŭ la neformala you guys ("vi uloj"). Sed tiuj ekzemploj varias regione kaj estas ĝenerale limigitaj al neformala parolado. Ye restas ofta en iuj partoj de Irlando.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "thou, thee, thine, thy (prons.)", Kenneth G. Wilson, The Columbia Guide to Standard American English. 1993. Alirita la 2-an de marto 2016.
  2. Pressley, J. M.. Thou Pesky 'Thou' (8 January 2010).
  3. Shorrocks, 433–438.
  4. Kortmann, Bernd. (2004) A Handbook of Varieties of English: CD-ROM., p. 1117. ISBN 978-3110175325.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]