Tibetaj lingvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La tibetaj tibetanaj lingvoj estas grupo de tibet-birmaj lingvaj varioj kiuj ne estas kompreneblaj inter si, kaj parolataj ĉefe de tibetanoj kiuj vivas en regiono de Centra Azio kiu bordas al la hindia subkontinento, inkludante la tibetan altebenaĵon kaj la nordon de la hinda subkontinento en Baltilando, Ladako, Nepalo, Sikimo kaj Butano. La skribita klasika formo estas regiona literatura normo lingvo de unualoka graveco. Ĝi estas precipe la veturilo uzata en multaj tekstoj de la tibeta budaismo.

Lingvoj de la grupo[redakti | redakti fonton]

La dialektojn ü-cang (ankaŭ nomata "centra tibeta lingvo", inkluzive de la dialektoj de Lasao, Kham kaj Amdo) oni konsideras ĝenerale kiel dialektoj aŭ varioj de la sama tibeta lingvo, speciale ĉar ĝi dividas la saman literaturan lingvon, dum la dzonkan, la sikianan, la ŝerpan kaj la ladaĥan oni konsideras malsamaj lingvoj.

La tibetaj lingvoj havas entute ĉirkaŭ 8 milionojn da parolantoj. Kun la ekspansio de la tibeta budaismo, la tibeta havis pli grandan disvastiĝon en okcidento kaj troviĝas en iu nombro de eldonoj pri la budaismo. Ekster Lasao, la tibeta de Lasao havas nur ĉirkaŭ 200 ekzilitajn parolantojn, kiuj migris al Barato kaj aliaj landoj. La tibeta estas parolata de iuj etnaj malplimultoj en Tibeto kiuj vivis en kontakto kun tibetanoj dum jarcentoj, sed kiuj tamen konservas sian propran lingvon kaj kulturon.

La klasika tibeta lingvo ne estis tonlingvo, kvankam iuj modernaj variantoj disvolvis tonon. La morfologio de la tibetaj lingvoj estas ĉefe aglutina.

Interna klasifiko[redakti | redakti fonton]

Nicolas Tournadre (2008) priskribas la lingvan situacion de la tibetaj lingvoj tiel:

La 25 lingvoj inkludas dekduon de ĉefaj dialektaj grupoj:

La plej eksplicita klasifika propono fare de Tournadre (2005, 2008) estas:[1]

  • Ü-cang
  • : La bazo de la norma tibetana kiu inkludas diversajn dialektojn de Nepalo:
  • Ĥam–Hor
  • Amdo
  • Dzonka–lhokä Dzonka, lhokä (sikiana), lakha, naaba, ŝpata, ĉoĉongaĉa, brokata (dur), bjoka (brogpa) kaj probable ĉumbia (droma)
  • Ladakhi–baltia
  • : Ladaka, purika, xangskaria, balta
  • : Lahuli–Spiti
  • : Kyirong–Kagate
  • : Ŝerpa–Jirel

Lingva priskribo[redakti | redakti fonton]

Leksika komparo[redakti | redakti fonton]

La numeraloj en malsamaj tibetaj lingvoj estas:[2]

GLOSO Ü-Tsang (Centra) Amdo Khams KLASIKA TIBETA


Lhasa ChengZhang


Dolpo Jirel Mugom Sherpa Yohlmo
'1' ʨIʔ53 ʨI53 ʂIk Dokpoi ʧɪK ʦɪK55 ʨīː Xʨɨx ʨI55 *Xʨikgtšig


'2' ȵI55 ȵI55 ɲIː ŋI ŋI ŋI55 ɲÌː ɦȵI ɲɯ53 *Gnisgnis


'3' Sum55 sɔ̃53 Sum Sum Sum Sum55 sūm sɘm sũ53 *Xsumgsum


'4' ɕI13 ɣɯ31 ɕI̤ː Se ɕI ʣI55 ʑÌ̤ ɦʑɘ ʐə33 βʑIbži


'5' ŋAl53 ɴɐ53 ŋ ŋ ŋÁ ŋɑ55 ŋɑ̀ ɦŋ ŋɑ53 ɬŋɑlŋal


'6' tʂʰaŭʔ13 Tʂaŭ31 ʈṳK Tʰuk Duk ɖʊK11 ʈṳ̀ː Tʂəx Tʂaŭ33 *Dɽukdrug


'7' Tỹ15 Dɛ̃24 Ty̤n Duin Dun Dɪn55 T̪ì̤n ɦDɘn Dĩ33 βDunbdun


'8' ɕɛʔ13 Dʑkaj31 Ce̤ʔ Get Ket Gæ55 Cē̤ː ɦDʑʲɛ ʑKaj33 βɽGjatbrgyad


'9' Ku13 ɡɯ31 Kṳ Gu Gu Gu55 Kṳ̀ ɦgɘ gə33 *Dgudgu


'10' ʨAŭ53 ʨɯ53 Tɕaŭ ʦUtʰambaː ʧÚ ʦI55tʰɑm11ba11 ʨʉ̄ ʨɘ ʨə55 ɸʨUbtšu


La numeroj indikas la nivelon de tono. Por la okcidentaj kaj sudaj grupoj oni havas:

GLOSO Dzonkha-Lakha Balti-Ladakhi Spitibhoti


Dzonkha Sikkimés Balti Changthang Ladakhi Purik Zangskari
'1' ʨÍ ʧI ʧIk ʧIk ʧIk ʧIk ʧIʔ ʧÍk
'2' ɲÍ Nek ɲIs ɲIs ɲIs ɲIs ɲIː ɲIː
'3' Súm Súm Xsum Sum Sum Sum Sum Súm
'4' ʃI̤ ʒKaj βʒI Zi Zi ʒI ʒI ʒÌ
'5' ŋə ŋ ɣɑ ŋ ʂŋ ʂŋə ŋ ŋÁ
'6' Dʑaŭ Tʰaŭ Truk ɖRuk ʈUk ʈUk ʈAŭʔ ʈÙk
'7' Ty̤n βDun Dun Rdun Rdun ð Dùn
'8' Kæ̤ βGyʌt gʲat Rgʲat Rgyət ʝəT ɟÈt
'9' Kṳ Go Rgu Gu Rgu Rgu ɣAŭ
'10' ʨAŭ tʰam ʧɔːMba ɸʧAŭ ʧAŭ Rʧaŭ Rču ʧAŭ ʧÚ

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. N. Tournadre (2005) "L'aire linguistique tibétaine et ses divers dialectes." Lalies, 2005, n°25, p. 7–56 [1]
  2. Bodish Numerals (E. Chan). Arkivita el la originalo je 2012-03-05. Alirita 2016-07-13.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Beyer, Stephan V. (1992). The Classical Tibetan Language (la klasika tibeta lingvo). Eld. SUNY Press. ISBN 0-7914-1099-4.
  • Denwood, Philip (1999). Tibetan (la tibetan). Eld. John Benjamins Publishing . ISBN 90-272-3803-0.
  • Denwood, Philip (2007). «The Language History of Tibetan» (la lingva historio de Tibeto). En Roland Bielmeier, Felix Haller. Linguistics of the Himalayas and beyond (Lingvistiko de la Hilmalajoj kaj pli foren), Eld. Walter de Gruyter. pp. 47-70. ISBN 3-11-019828-2.
  • van Driem, George (2001). Languages of the Himalayas: An Ethnolinguistic Handbook of the Greater Himalayan Region containing an Introduction to the Symbiotic Theory of Language (Lingvoj de la Himalajoj. Etnolingvistika manlibro de la pli granda himalaja regiono enhavante enkondukon al la simbiota teorio de lingvo). Eld. Brill. ISBN 9004103902.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]