Tibor Gánti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Gánti
Persona informo
Naskiĝo 10-an de septembro 1933 (1933-09-10)
en Vác
Morto 15-an de aprilo 2009 (2009-04-15) (75-jaraĝa)
en Nagymaros
Lingvoj angla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Memorigilo Tibor Gánti
Okupo
Okupo biokemiisto • lektorokemiisto
TTT
Retejo http://www.chemoton.com/
vdr

Tibor Gánti, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gánti Tibor estis hungara biokemiisto, speleologo, altlerneja instruisto.

Tibor Gánti

Tibor Gánti[1] naskiĝis la 10-an de septembro 1933 en Vác, li mortis la 15-an de aprilo 2009 en Nagymaros.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Gánti maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto, poste li akiris diplomon pri kemio en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1958. Post siaj studoj li laboris en uzina laboratorio. En 1964 li doktoriĝis en la universitato, inter 1965-1974 li havis gravan postenon en uzino. En 1974 li kandidatiĝis, poste li estis konsilisto en akademia laborgrupo. Li estis ankaŭ preleganto pri teoria biologio en Universitato Attila József inter 1975 kaj 1979. En 1980 li doktoriĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio. Inter 1982-1999 li instruis kaj esploris en la Scienca Universitato Loránd Eötvös. Depost fino de la socialismo li fondis propran firmaon, kiu okupiĝis pri naturprotektaj studoj kaj raportoj. Li inventis teorion "kemoton," kiu estas kemia modelo por difinado de minimuma naturo de la vivo. Li ricevis premiojn inter 1982-2007.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Disertaĵoj
  • Ipari szintézisek enzimes reakció¬hálózatok irányított működtetésével (1974)
Libroj
  • Forradalom az élet kutatásában (1966)
  • Az élet princípiuma (ekde 1971 sepfoje eldonita, ankaŭ pole kaj angle)
  • Kvarkoktól a galaktikus társadalmakig (1974)
  • A Theory of Biochemical Supersystems and its Application to Problems of Natural and Artificial Biogenesis (1979)
  • Az élet és születése (1980, ruse: 1984)
  • Chemoton elmélet I. kötet A fluid automaták elmélete (1980; dua volumo en 1989)
  • Kontra Crick, avagy az élet mivolta (1989)
  • Váci eltűnő szigetek (1994)
  • Az élet általános elmélete (2000; angle: 2003)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Vác (2010)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]