Tibor Vilt
Tibor VILT, hungare Vilt Tibor (naskiĝis la 15-an de decembro 1905 en Budapeŝto, mortis la 5-an de aŭgusto 1983 en Budapeŝto) estis hungara skulptisto,
Biografio
Tibor Vilt frekventis Industriartan, poste Belartan Ĉeflernejon en Budapeŝto inter 1922-1926, kie li lernis precipe de Zsigmond Kisfaludi Strobl. Inter 1928-1930 li lernis en Romo helpe de stipendio. En 1935 li edziĝis. Post la revolucio en 1956 li deportiĝis. Liaj verkoj estas troveblaj ekzemple en muzeoj de Budapeŝto, Székesfehérvár, Pécs, Duisburg. Li ricevis premion Kossuth en 1980, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj solaj ekspozicioj (elekto)
- 1929, 1936, 1970, 1975 Budapeŝto
- 1965 Székesfehérvár
- 1966 Parizo
- 1967 Vieno
- 1968 Venezio
- 1983 Miskolc
- 1985 Varsovio
Liaj solaj ekspozicioj (elekto)
Verkaro (elekto)
- skulptaĵoj, ekzemple Sankta Francisko kaj Sankta Antonio en Budapeŝto, Ányos Jedlik, Budapeŝto, József Eötvös, Imre Madách, Budapeŝto; Mihály Munkácsy, Békéscsaba; Lenino, Székesfehérvár; Leonardo da Vinci Budapeŝto; Heinrich Heine, Somberek
- tomboskulptaĵoj, ekzemple pri Sándor Hunyady
- reliefoj, ekzemple blazono de Komárom
- monumentoj: ekzemple Soveta Heroa Monumento 1965 Budapeŝto; Ministo, Tatabánya
- etplastikoj, ekzemple memportreto, 1926; Gyermekfej (Infana kapo), 1946