Tibor Zoltai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Zoltai
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1925 (1925-10-17)
en Győr
Morto 13-an de julio 2003 (2003-07-13) (77-jaraĝa)
en Saint Paul
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo mineralogo • geologo • terfizikisto • verkisto
vdr

Tibor Zoltai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Zoltai Tibor estis hungardevena usona mineralogo, profesoro, membro (ekstera en 1990) de Hungara Scienca Akademio.

Tibor Zoltai [1] naskiĝis la 17-an de oktobro 1925 en Győr. Li mortis la 13-an de julio 2003 en Saint Paul (Minesoto).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Zoltai post la 2-a mondmilito migris al Ameriko. Li frekventis universitatojn en Toronto kaj Masaĉuseco. Li akiris diplomon en 1963. Li ekinstruis en universitato de Minesoto, inter 1963-1971 li estis katedrestro. Li pensiuliĝis en 1991. Li okupiĝis precipe pri strukturoj kaj kategoriado de la kristaloj. Menciindas liaj gravaj ekzamenoj de la asbesto kaj silicio-dioksido. Li ricevis usonan premion en 1983. La kontakto kun Hungario ne ĉesis, li fondis stipendion, kiun profitis ofte hungaroj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Mineralogy: Concepts and principles (1984) - ankaŭ studenta lernolibro
  • Stereoscopic drawings of polyhedral mineral structure models
  • Mineralogy: Problems and solutions

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.