Tihamér Nemes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tihamér Nemes
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1895 (1895-04-29)
en Budapeŝto
Morto 30-an de marto 1960 (1960-03-30) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero • elektrika inĝeniero
vdr

Tihamér Nemes [nemeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nemes Tihamér estis hungara inventisto, inĝeniero. Li estis pioniro de la hungara kibernetiko.

Unu el la inventaĵoj de Tihamér Nemes

Tihamér Nemes [1] naskiĝis la 29-an de aprilo 1895 en Budapeŝto. Li mortis la 30-an de marto 1960 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tihamér Nemes akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1917. Komence li laboris en fabriko pri flugmaŝinoj, ekde 1921 li ingteresiĝis pri la telekomunikado, li havis postenojn en tiaj laborejoj. Li aĝis 30, kiam li estis jam ĉefinĝeniero kaj fabrikestro. Li apartenis al stabo, kiu kreis modernan telefonon en la 1930-aj jaroj, sed tiutempe li okupiĝis ankaŭ pri la televizio. En 1938 li havis patenton pri la kolora televizio. Liaj aliaj petentoj estis pri skribilo de la parolo, aŭtomata iro-maxino, praa komputilo por ŝako. Ekde 1951 li partoprenis en kreo de la hungara televizio-dissendo. Li ankaŭ instruis longe en la menciita universitato. En 1953 li pensiuliĝis, en 1957 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Über momentane Frequenzanalyse von Lichtschwankungen mittelsrotierenden Scheiben (1932)
  • Colour television with electrical colour filters (1939)
  • Mechanical solution of diophantic problems (1949)
  • The chessplaying machine (1951)
  • Kibernetikai gépek (1962, germane 1967) - postmorta kompilado el liaj notoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]