Timo Parvela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Timo Parvela
Persona informo
Naskonomo Timo Johannes Parvela
Naskiĝo 19-an de majo 1964 (1964-05-19) (59-jaraĝa)
en Jyväskylä
Lingvoj finnafinna
Loĝloko Kirkkonummi
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo verkistoinstruisto • verkisto de porinfana literaturo • television writer
Verkoj Ella ja kaverit
TTT
Retejo https://timoparvela.fi/
vdr

Timo PARVELA, naskiĝinta 1964, estas finna verkisto. Li estas unu de la plej legataj finnaj verkistoj kaj en Finnlando kaj eksterlande. Li skribis pli ol 80 librojn por infanoj, junuloj kaj plenkreskoj. Ili estas tradukitaj al pli ol 30 lingvoj. Li ankaŭ manuskriptis televidseriojn. Lia unua libro aperis en 1989. Liaj libroj estis venditaj proksimume 1,5 milionoj, el kiuj malmulte pli ol duono en Germanio. En 1980-aj kaj 1990-aj jaroj li laboris kiel elementlerneja instruisto en Kampara komunumo de Jyväskylä kaj en Espoo, ĝis en 1996 fariĝis libera verkisto. Parvela loĝas en Kirkkonummi. Li havas du plenkreskajn infanojn.