Titgaŭdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Titgaŭdo
Ĉefepiskopo de Treviro
Bildo: Abatejo Mettlach, kie Titgaŭdo estis abato antaŭ ol iĝi ĉefepiskopo de Treviro inter la 27-a de majo 847 kaj 29-a de septembro 868. Li estis sukcedanto de sia onklo Hetono, kiu estis apogita de la reĝo Ludoviko la Pia.
Bildo: Abatejo Mettlach, kie Titgaŭdo estis abato antaŭ ol iĝi ĉefepiskopo de Treviro inter la 27-a de majo 847 kaj 29-a de septembro 868. Li estis sukcedanto de sia onklo Hetono, kiu estis apogita de la reĝo Ludoviko la Pia.
Persona informo
Naskonomo germane Theutgaud, ankaŭ: Dietgold, Tietgaud, Tetgaud, Thietgaud
Naskiĝo 9-a jarcento
Morto 29-a de septembro 868
en Romo, Italio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
Abato de Mettlach
Ĉefepiskopo de Treviro
Dum 847–868
Antaŭulo Hetono (Hetti), lia onklo
Sekvanto Bertolf
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

TitgaŭdoTeŭtgaŭdoTojtgaŭdo estis ĉefepiskopo de Treviro kaj sukcedis al sia pripatra onklo Hetono kiu estis episkopo de Treviro inter 847 kaj 868. Li ekprenis la postenon post tri jaroj sed historiistoj asertas ke li estis malbone trejnita pri teologio kaj nekapabla politika administranto. Titgaŭdo estis abato de Mettlach, antaŭ ol sukcedi al sia onklo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Peza ŝtormo falis sur la urbo Treviro en la 15-a de septembro 857, kiam Titgaŭdo celebris la meson, tiam granda hundo ludadis ĉirkaŭ la altaro, kaj tio donis al la tiamaj kronikistoj okazon por taksi la malbonajn signojn kiuj estis stampitaj sur la episkopeco de Treviro dum tiuj malgajaj tagoj.

Titgaŭdo estis amiko aŭ frato de Guntero, ĉefepiskopo de Kolonjo inter 850 kaj 863, kiu partoprenis en la Sinodo de Savonières, en la 14-a de junio 859, en Toul kune kun la reĝo Karolo la Kalva, samkiel la nevoj de ĉi-lasta Lotaro la 2-a el Lotaringo (835-869) kaj Karolo la Infano (847-866). Do la tuta historio de Titgaŭdo ligiĝas al lia aprobo de la edziĝo de Lotaro la 2-a al Valdrada malprofite de lia vera edzino Teŭtberga.

Okazas ke Lotaro la 2-a estis edziĝinta al Teŭtberga (mortis 875), filino de Bozo, la Maljuna (800-855), grafo de Torino, kaj fratino de Hukberto, abato de Sankta Maŭrico, en Valezo. Bedaŭrinde ili ne havis infanojn do, li decidis edziĝi al sia amantino Valdrada, kun kiu li jam havis unu filon kies nomo estis Hugo. Cetere, Valdrada estis fratino de Titgaŭdo kaj nepino de Guntero, la episkopo de Kolonjo.

Kvankam la hipotezoj estas apogitaj de nenia evidenteco, pli nuntempaj studoj sugestas ke ŝiaj prauloj ne estis konataj, kvankam ŝi devenis el aristokrata familio. Pro politikaj demandoj, la patro de Lotaro devigis lin edziĝi al Teŭtberga en la jaro 855. Okaze de la morto de sia patro, Lotaro ricevis la Mezan Francion, teritorio sidanta oriente de la Rejno kaj kiu etendiĝas el la Norda maro ĝis Ĵurasa montaro.

Tiu regiono iĝis konata kiel "Regnum Lotharii" kaj post la komenco de la 10-a jarcento kiel LotaringoLoreno. Teŭtberga ne povis doni infanojn al Lotaro kaj dum lia tuta regado li okupiĝis ĉefe en siaj klopodoj por akiri la nuligon de ilia geedziĝo, kaj liaj interrilatoj kun siaj onkloj Karolo la Pia kaj Ludoviko la Germano estis influitaj de lia deziro akiri ilian apogon por liaj entreprenoj.

Kvankam disputoj kaj reakordigoj inter la tri reĝoj enviciĝis en rapidaj sukcedoj, laŭ ĝenerala vidpunkto oni povas diri le Ludoviko favoris al la nuligo, sed Karlo estis kontraŭa al ĝi, dum neniu el ili konsideris ke Lotaro ne havis infanojn por heredigi siajn terojn. Lotaro, kie deziro pri nuligo estis instigita de sia amemo al Valdrada, rifuzis Teŭtbergan, dirante ke ŝi adultis kun lia frato, sed lia ĉampiono devis lin reakcepti ŝin.

Tiamaniere ke Lotaro instigis du subservajn ĉefepiskopojn, Guntero el Kolonjo kaj Titgaŭdo el Treviro, plenumi ekleziajn rimedojn kontraŭ lia edzino. Du sinodoj en Aachen dissolvis la geedziĝon kaj en 862 Lotaro ricevis permeson por edziĝi al Valdrada. Li sukcesis konfirmadon pri ĉi-decido, plej eble per koruptado, en la Sinodo de Meco (junio 863).

La papo Nikolao la 1-a nuligis ĉi-decidon kaj faris la necesajn paŝojn por eloficigi la ĉefepiskopojn Gunteron kaj Titgaŭdon, en oktobro 863. En aŭgusto 865, alia papa legato devigis Lotaron ree akcepti Teŭtbergan. Titgaŭdo kaj Guntero daŭre defendis sian agon per seppaĝa dokumento kaj akuzis la papon pri nejusta forpelo el iliaj postenoj. La dokumento estis sendita al la ribelema Fotio la 1-a, patriarko de Konstantinopolo kaj al la episkopoj de Lotaringo.

Eĉ Ludoviko la 2-a (825-875) de Italio, kiu estis garantiinta la elekton de la papo, en 858, apogis la ĉefepiskopojn. Titgaŭdo, kiu kelkfoje estas konsiderata nura ludilo en la manoj de Guntero, revenis al sia diocezo por plenumi siajn episkopajn kaj pastrajn funkciojn okaze de la Pasko, malgraŭ la papa malpermeso. Post kiam la reĝo kaj liaj du episkopoj submetiĝis al la papo, la du prelatoj ne plu insistis kaj decidis iri al Romo en penitenco (novembro 864).

Tamen la papo Nikolao ne akceptis ilian peton. Titgaŭdo retiriĝis al sia izolo en la lando de la sabinoj. En la 31-a de oktobro 867, Nikolao sendis leteron al Ludoviko la Germano kaj al la tuta episkoparo de la "Orienta Francio", anoncante ke Guntero kaj Titbaŭdo estis kulpaj pri sep ofendoj kaj do ili devis eloficiĝi el iliaj respektivaj sidejoj kaj neniam elektiĝi por plenumi eklezian oficon denove.

Post la ascendo de la papo Hadriano la 2-a, Titgaŭdo kaj Guntero reiris al Romo en la fino de la jaro 867. Titgaŭdo estis pardonita de sia malpermeso, sed Guntero estis ekskomunikita ĝis la somero de 869, tiam kiam, post publika memkonfeso, li estis agnoskita de la papo kiel laika religiulo en Monto Kasino. Titgaŭdo ne longe ĝuis sian repaciĝon kun Romo, ĉar tie li mortis en la jaro 868.

Literaturo[redakti | redakti fonton]