Tommaso Landolfi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tommaso Landolfi
Persona informo
Tommaso Landolfi
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1908 (1908-08-09)
en Pico
Morto 8-an de julio 1979 (1979-07-08) (70-jaraĝa)
en Romo
Etno Italoj vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Florenco • Convitto Nazionale Cicognini vd
Familio
Infanoj Idolina Landolfi vd
Profesio
Okupo lingvisto • poeto • verkistotradukisto • romanisto • sciencfikcia verkisto • kritikisto vd
Verkado
Verkoj Q3928534 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tommaso LANDOLFI (9a de aŭgusto 1908 – 8a de julio 1979) estis itala verkisto, tradukisto kaj literatura kritikisto. Li estas konsiderata unu el la plej elstaraj italaj verkistoj de la 20a jarcento, sed ne tre konata de la granda publiko, pro sia malfacila lingvaĵo kaj groteskaj temoj.

Li focusigis siajn tradukajn klopodojn al rusaj kaj germanaj aŭtoroj kiel Fjodor Dostojevskij, Aleksandr Puŝkin, Nikolai Gogol kaj Hugo von Hofmannsthal.

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Dialogo dei massimi sistemi (1937)
  • La pietra lunare (1939)
  • II mar delle blatte e altre storie (1939)
  • Racconto d'autunno
  • Cancroregina
  • Le due zittelle (1952)
  • La bière du pêcheur (1953)
  • Ombre (1954)
  • Rien va (1963)
  • Mano rubata (1964)
  • Des mois (1967)
  • A caso (1975)

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Tommaso Landolfi: Aga maĝéra difúra (trad. Giulio Cappa). Iu ricevas instruon de la persa, sed poste konstatas, ke temas pri inventita lingvo, kiun nur li mem konas. En ĝi li verkis tri poemojn. Kun amiko, li vizitas artokritikiston, por scii la konsideron de tiuj poemoj en nekonata lingvo. Ĉu ili estas vera artaĵo? Kvankam ne temas pri Esperanto, tiu teksto povas esti konsiderata paralele al la konsidero de la originala esperanta literaturo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bibliographical notes to T. Landolfi, Opere I, (1937–1959) and Opere II, (1960–1971) (Milan: Adelphi, 1994)
  • Cassell Dictionary of Italian Literature, (London: Cassell, 1996) p. 309-10
  • Ann Hallamore Caesar kaj Michael Caesar, Modern Italian Literature (Cambridge: Polity, 2007)
  • Alberto Asor Rosa, Storia della letterature italiana (Florence: La Nuova Italia, 1985)