Tormafölde
El Vikipedio
Tormafölde estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Lenti. Torma signifas: kreno.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 19 km²
- koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.5381/16.5907
- Loĝantaro: 420
- Poŝtkodo: 8876
- Telefonprefikso: 92
Situo [redakti]
Tormafölde situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Lenti troviĝas 13, Letenye 19, Nova 22 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1397 laŭ la tiama ortografio "Tormafeuld". En 1896 incendio okazis. Vilaĝservoj estas interretejo, kuratora servo, poŝto.
Vidindaĵoj [redakti]
- preĝdomo de Baptistoj
- protektata arbaro
- konkursejo por motorbicikloj