Tucioj

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Tutsi
Popolkvanto 2.5 milionoj (Ruando kaj Burundio)
Loĝlando(j) Ruando, Burundo, Demokratia Respubliko Kongo
Lingvo Kirundi, Kinjaruanda
Religio Katolikismo
Parencaj etnoj Hutuoj, Tvaoj


Tucioj (Tutsi) estas altstatura fajnonaza nigrohaŭta tribo en Centra Afriko: Ruando, Burundo, Kongo. Laŭ kelkaj hipotezoj tiu tribo parencas al la triboj de Kuŝitoj kaj Masajoj. Laŭ aliaj supozoj la triboj Tutsi kaj Hutu aperis pro socia distavoliĝo, kiam Tucioj egalas al aristokratoj ("Nigraj sinjoroj"), kaj Hutuoj -- kutima popolo ("Nigraj sklavoj"). La distavoliĝo estis spronita per la politiko de kolonia potenco, kiu apogis sin kontraŭ loka aristokrataro.

[redaktu] Historio

  • 15-a jarcento — almigrado el la teritorio de Sudano kaj Etiopio al Ruando kaj Burundo, verŝajne, pro araba invado. La ĉefa okupiĝo tiutempe estis bestobredado (bredado de zebuo), tamen sufiĉe frutempe la triboj konsistigas la feŭdalan eliton sub la gvido de regnestro (mvami), subigante la lokajn tribojn hutuajn kaj transprenante ilian lingvon. Legendoj de tucioj rakontas pri la unua regnestro de Ruando Giĥango, kiu konkeris la teritorion de kelkaj regnoj ĥima, militbatis kelkajn potencajn baĥinza, la reĝojn de hutuoj, kaj starigis sian potencon super la tutan regionon, kiu konsistigas la teritorion de modernaj Ruando kaj Burundo. Formiĝo de la Imperio Tutsi Hema.
  • 1865 — invado de tucioj al la teritorio de Belga Kongo
  • 1959 — detronigo de la reĝo tucia Kigeri la 5-a kaj neniigo de previligioj de tucioj. Oni akuzas ilin pri subiĝo antaŭ la blanka koloniismo. 160 miloj da tucioj forlasas Ruandon.
  • 1994Ruanda Genocido. Centmiloj da tucioj estas mortigitaj. Persekutistoj nomas ilin inyenziblatoj. Tamen tucioj, estante minoritata popolo, sukcesis venki en la konflikto kaj kune kun Ruanda Patriota Fronto reprenas la potencon.
  • 1998 — ribelo de tucioj en Kongo — komenco de la Afrika monda milito, venkita de tucioj -- ilia gvidanto fariĝas la ministro de defendo en Kongo.
  • 2004 — ribelo de tucioj en Kongo.