Tutmonda Latinamerika Agendo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

La Tutmonda Latinamerika Agendo estas jara, komunuma k alimondisma agendo kiu enhavas artikolojn pri preciza temo ĉiujare (ekde 1992).

Enhavo

[redaktu] Temoj de la agendo

  • 2008 - Politiko mortis... Vivu politiko!
  • 2007 - Ni postulas k faras alian demokration
  • 2006 - Por alia homaro, alia komunikado
  • 2005 - Nudigante la novan imperion
  • 2004 - Al la humana Internacio
  • 2003 - Paco inter religioj por mondpaco
  • 2002 - Kulturoj interparolantaj
  • 2001 - Granda Patrio, Tutmonda Patrio
  • 2000 - Granda Patrio sen ŝuldoj
  • 1999 - Ĉi tiu Granda Patrio amas-elmigranta
  • 1998 - Patrio en alia paco
  • 1997 - Patrio el frataj patrioj
  • 1996 - Granda Patrio kaj Tutmonda Patrio
  • 1995 - La Granda Patrio estas memoro kaj espero
  • 1994 - En la Spirito de la Granda Patrio
  • 1993 - La grandaj motivoj de la Granda Patrio
  • 1992 - 500-jariĝo, La voĉo de la venkitoj

Oni povas vidi k elŝuti ĉiun kovrilon en ĉi tiu kompilaĵo.

[redaktu] Historio de la agendo

La historion de la agendo oni trovas resume en la unua parto de ĉi tiu hispanlingva filmeto.


[redaktu] Pri la agendo

[redaktu] Porinstrua uzo de la agendo

Krom por persona uzo, ĉi tiu agendo celas esti porinstrua ilo por komunikistoj, popolaj instruistoj, paŝtistaj agadistoj, grup-viglantoj, luktantoj... Ĝiaj legaĵoj estas ĉiam mallongaj k facilaj, prezentitaj per la instruiga ideo «afiŝpaĝo», pensita k dezegnita tiel ke, rekte fotokipiita, povu esti liverata kiel «labormaterialo» en lernejoj, grup-kunvenoj, en baza instruado por plenkreskuloj... aŭ montrita sur anonctabulo. Ankaŭ, por ke tiuj legaĵoj povu esti transmetitaj en la bultenon de la loka asocio aŭ revuo.

La prezentado de tekstoj estas regata far ekonomía kriterio, kiu malatentas eblan belŝajnon pri vakuaj spacoj k bildoj plicelante pli grandan kvanton da mesaĝo. La manko de grandaj vakuaj spacoj por notoj (por daŭrigi la koston malalta) povas esti plenumata far la aldono de alglueblaj paĝetoj. Ankaŭ oni povas aldoni al ĝi bendeton, kaj detranĉi anguleton de folioj por tuj trovi la nunan semajnon.

[redaktu] Ekumenismo

Ĉi tiun agendon regas «Kuniga ekumenismo», kaj ne «disiga». Tial ĝi ne forigas la proprajn aferojn de katolikuloj, nek la specifajn de protestantoj, sed ĝi kunigas ambaŭ. Tiel, en la «sanktula dataro» estas aldonitaj la protestantaj datrevenoj al la katolikaj. Kiam ne ili samdatas, la protestantaj iras per klinitaj literoj.

La agendo estas super-ekumena: ĝi ekzistas kadre de tiu mondo je referencoj, kredoj, valoroj k utopioj komunaj de Popoloj k geviroj bonvolaj, kiun la kristanoj nomas «Regno», sed kiun kundividas kun ĉiuj en frata k humile servema serĉo.

[redaktu] Lunfazoj

La agendo prezentas la fazojn de la luno laŭ latinamerika horo, aŭ pli precize laŭ la horo de la andoj (t.e. la horo de Kolombio, Ekvadoro, Peruo, Ĉilio, je kvin-hora diferenco de la t.n. universala horo (GTM).

[redaktu] Neprofitocela Verko

Multlande ĉi tiu agendo estas eldonita far komunecaj organizaĵoj, far institucioj neprofitocelaj, kiuj aldirektas la enspezojn, kiujn ili ricevas pro la vendado de la agendo, al siaj popolservaj aŭ solidaraj celoj. Tiuj institucioj sciigas la neprofitocel-econ de la responda eldono. Ĉiuokaze, la Latinamerika Agendo en si mem, en sia centra kunordigado, estas ankaŭ neprofitocela iniciato, kiu naskiĝis k disvolviĝis per helpo de neniu organizaĵo. La enspezoj estigataj far la agendo, post rekompenci ĝuste la penojn de la kunaŭtoroj, estas dediĉitaj al agadoj pri alimaniera komuneca komunikado k pri internacia solidaro. La «Servoj Koinonía», ĉiam atentataj k ĉiam pliboniĝantaj, senpage mond-alireblaj, la kolekto «Aksa Tempo», k kelkaj el la premioj subtenataj far la agendo, estas la plej konataj okazoj.

[redaktu] Komuneca agendo...

Ĉi tiu estas komuneca verko. Tial vojis tiel kiel okazis k estas hodiaŭ tio kio ĝi estas. Oni daŭre ricevos dankeme sugestojn, materialojn, tekstojn, dosierojn, libro-novaĵojn... kiujn oni volas alvenigi al ili, por estigi la venontjaran agendon... Oni akceptos k enmetos tiujn organizaĵojn kiuj volas oferi sian servon al ĉi tiu mondparto, mecenatante iun premion aŭ konkurson por sproni ajne la kontinent-amerikan konscion. Tiel ĝi daŭre estos «komuneca verko, komuna propraĵo, antologia jarlibro pri la memoro k espero de la spirita mondparto...».

[redaktu] Kopirajtoj de la enhavo de la agendo

Oni legas rekte el la presita agendo:

La enhavo de ĉi tiu Agendo estas propraĵo de la latinamerika popolo, kiu permesas kopii, citi kaj disvastigi ĝin libere sed ne komerce.

[redaktu] Kovril-bildoj de aliaj jaroj


[redaktu] Eksteraj ligiloj



Ĉi tiu artikolo enhavas materialon de la retejo latinoamericana.org, kiu permesas ĝin uzi laŭ GFDL-permesilo.

Aliaj lingvoj