Umag

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefa placo de Umag
kazino de Umag

Umag (itale:Umago) estas urbo en Istrio, la plej okcidenta provinco de Kroatio, situanta sur duoninsulo.

Origino

La kolonio Unlacus ekestis dum la romia epoko sur eta insulo kaj estas ligita kun la kontinento, pro kio ekestis duoninsulo kun haveno.

La slavoj konkeris en la 9-a jarcento la regionon kaj la urbon. Unlago, kiel poste oni nomis la lokon , sub la superregado de la Venecianoj, akiris gravan havenan funkcion pro la ŝiptransportado de istria vino. Umago estis prirabita de la Ĝenovanoj en la 14-a jarcento sed la urbo kapablis restariĝi.

La urbo

Granda jakthaveno nuntempe estas parto de la granda haveno de Umag. La urbo situas ĉirkaŭ la haveno kaj konsistas el stretaj stratetoj, laŭlonge de la akvo situas kelkaj fiŝrestoracioj, barokaj kaj renesancaj konstruaĵoj kaj la kampanilo (Venecia sonorilturo). Ĉi tiu turo apartenas al la Ĉieliro de Maria- kaj Sankta Peregrinokirko (1757) kun orgeno kiu datiĝas el 1776. Ŝtona reliefo el la 14-a jarcento de Sankta Peregrino (patrono de la urbo) videblas sur la muro de la kirko.

Arto

Je la Trg Sveta Marina, ĉe la moleo, troviĝas la Urba Muzeo kun arkeologia kolekto pri la riĉa pasinteco de la nordokcidenta parto de Istrio. Proksime Galerio Dante Marino Cettina ekspozicias verkojn de la hodiaŭaj kroataj, slovenaj kaj italaj artistoj.

Literaturo

En la vilaĝo Materada, kiu apartenas al la komunumo Umago, naskiĝis la verkisto Fulvio Tomizza, de kiu en Esperanto aperis la verko "Materada" (Edistudio).