Ungulani Ba Ka Khosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ungulani Ba Ka Khosa
Persona informo
Naskonomo Francisco Esaú Cossa
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1957 (1957-08-01) (66-jaraĝa)
en Inhaminga
Etno Congoj vd
Lingvoj portugalaconga vd
Ŝtataneco Mozambiko vd
Alma mater Universitato Eduardo Mondlane vd
Profesio
Alia nomo Ungulani Ba Ka Khosa vd
Okupo verkisto • gimnazia instruisto • ŝtata funkciulo vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • prozo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ungulani Ba Ka Khosa, pseŭdonimo de Francisco Esaú Cossa (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1957 en Inhaminga, provinco Sofalan, centre en Mozambiko) estas mozambika verkisto, kiu verkas en la portugala. Lia plej grava verko estas Ualalapi, vicigita inter la 100 plej bonaj afrikaj romanoj de la 20-a jarcento[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis ĉe la Universitatoj de Zambezi kaj Maputo, studentiĝis ĉe la Fakultato de Edukado de la Universitato Eduardo Mondlane, ricevis bakalaŭron en historio kaj geografio. Kiel universitata profesoro en 1982 li laboris por la edukministerio dum unu jaro. Li membriĝis en la Asocio de Verkistoj de Mozambiko (AEMO) kaj partoprenis en la fondo de la revuo Charrua de AEMO.

Li vivis en la provinco Cabo Delgado kaj ankaŭ en Lichinga en la provinco Niassa, kie ekzistis areoj de reedukaj tendaroj kio instigis lin pli okupiĝi pri literaturo kaj skribi por paroli kaj elmontri tiun realecon[2].

Kreado[redakti | redakti fonton]

Kiel verkisto, li estis influita fare de usonaj verkistoj (Faulkner, Hemingway), latin-amerikaj verkistoj (Garcia Marquez, Vargas Llosa), afrikaj romanverkistoj (Chinua Achebe, Ngugi Wa Thiongo, Usman Semben, Mongo Beti). Plej konata pro lia historia romano Walalapi (1987), kiu gajnis la Grandan Mozambikan Literaturan Premion. En 2002, aŭtoritata tutafrika ĵurio en Akrao nomis ĝin unu el la 100 plej bonaj afrikaj libroj de la 20-a jarcento [1].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Ualalapi, 1987 (reeldonita multajn fojojn en Mozambiko kaj Portugalio)
  • Orgia dos Loucos, 1990
  • Historias de Amor e Espanto, 1999
  • No Reino dos Abutres, 2002
  • Os sobreviventes da noite, 2007 (Premio Jose Craveirinha)
  • Choriro, 2009
  • Entre as Memórias Silenciadas, 2013
  • O Rei Mocho, 2016
  • Orgia dos Loucos, 2016
  • Cartas de Inhaminga, 2017
  • Gungunhana , 2018

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

La libroj de la verkisto estis tradukitaj en la anglan, la katalunan, la hispanan kaj la italan.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Matusso G. A construção da imagem de moçambicanidade em José Craveirinha, Mia Couto e Ungulani Ba Ka Khosa. Maputo: Universidade Eduardo Mondlane, 1998
  • Afolabi N. Ora kaĝo: regeneration in Lusophone African literature and culture. Trenton: Africa World Press, 2001
  • Emerging perspectives on Ungulani Ba Ka Khosa/ Niyi Afolabi, red. Trenton: Africa World Press, 2010

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(pt) Biografio, intervjuo Arkivigite je 2013-06-24 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (pt) "Livro de Ungulani Ba Ka Khosa é um dos 100 melhores romances africanos do sec. XX", Voa Português, la 16-an de decembro 2016 arkivo
  2. (pt) Ubiratã Souza, "Ungulani Ba Ka Khosa na literature moçambicana", Entre palavras e armas: literatura e guerra civil em Moçambique, p. 45-46, rete legebla arkivo