Unua Kadra Kompanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unua Kadra Kompanio (pole: Pierwsza Kompania Kadrowa) – subtaĉmento de infanterio kreita la 3-an de aŭgusto 1914 en Krakovo de Józef Piłsudski per unuiĝo de la membroj de Związek Strzelecki (Fusilista Asocio), pola kvazaŭarmea soci-eduka organizaĵo establiĝinta en 1910 en Lvovo kaj aganta ĝis 1914 - estanta fundamento por kreo de militistaj strukturoj de Polaj Legioj en la Dua Pola Respubliko - kaj membroj de Polskie Drużyny Strzeleckie (Polaj Fusilistaj Taĉmentoj), pola sendependiga organizaĵo fondita en 1911 en Lvovo ene de tiutempa aŭstra aneksaĵo laŭ klopodoj interalie de Eugeniusz Romer.

Komandantoj[redakti | redakti fonton]

La kompanio konsistis el 164-165 soldatoj, formigitaj en plotonoj kaj patroloj.

  • Tadeusz Kasprzycki
  • Kazimierz Piątek
  • Henryk Paszkowski
  • Stanisław Burhardt
  • Jan Kazimierz Kruszewski
  • Władysław Prażmowski
  • Władysław Stryjeński

Dum formarŝo, tuj post transpaŝo de landlimo kun Kongresa Pollando en Miechów aliĝis grupo de 8 skoltoj - distingitaj de Józef Piłsudski per emblemo projektita de pola artisto Tetmajer. La plej juna soldato de Józef Piłsudski estis 14-aĝa.

Memorigo[redakti | redakti fonton]

  • Ekspozicio en Nacia Muzeo en Krakovo
  • Du moneroj de Nacia Pola Banko enkondukitaj okaze de la 95-a datreveno de la formarŝo de Unua Kadra Kompanio
  • Ĉiujare de Krakovo al Kielce la 6-an de aŭgusto ekmarŝas ĉ. 400 pafistoj kaj civiluloj

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jacek M. Majchrowski, Pierwsza Kompania Kadrowa. Portret oddziału (Unua Kadra Kompanio. Portreto de la taĉmento), Księgarnia Akademicka, Kraków 2002

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]