Uranio (muzo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Uranio (Ουρανία), laŭ helena mitologio, estis muzo de astronomio, aŭ pli bone de astrologio, ĉar en antikvo ne estas malsamo inter ili, kelkaj diras ŝin muzo de filozofio kaj matematiko. Ĝenerale oni reprezentas ŝin kun globo kaj cirkelo en la manoj kaj oni diras ŝin la plej juna el la muzoj.

Uranio, statuo ĉ. 2-a jarcento a. K. el Churriana (Málaga, Hispanio). Museo Arqueológico Nacional de España (Madrido)

Ŝi estis filino de Zeŭso kaj Mnemozina. Oni diras ŝin patrino de Lino, kies patro estus ApolonoAmfimaro. Laŭ Katulo, ŝi estis patrino de Himeno, kies patro estus Dionizo. Heziodo diris, ke ŝi estis patrino de Lino kaj Orfeo kun Apolono.