Urmas Sisask
Urmas SISASK (naskiĝis la 9-an de septembro 1960 en Rapla) estas estona komponisto kaj muzikisto.
Vivo
Urmas Sisask komencis la lernadon de piano en 1969. Li studis ĝis 1985 Komponadon ĉe René Eespere en la Estona Muzikakademio en Talino. Urmas Sisask speciale okupiĝis pri gregoria kantado kaj pri la baroka muziko. Li estas nuntempe unu el la plej konataj komponistoj de Estonujo. Urmas Sisask estas ankaǔ frato de la estona kantistino kaj politikistino Siiri Sisask (* 1968).
Verkado
Urmas Sisask flegas eklektikan stilon. Grandan parton de sia inspiro li ricevas de la astronomio. La kosma harmonio estas ripetiĝanta temo, al kiu li evoluigis proprecan sonkondukon. Surbaze de la planedaj orbitoj li kreis la, de si nomatan, planedan skalon, modalon konsistantan el la tonserio C#, D, F#, G#, kaj A. Poste, li multe surpriziĝis ke ĝi plene koincidas kun la japana modalo kumajoŝi.
En 1994 kiel komponadejon kaj registrejon li ricevis meblitan observatorion kun ĉiuj teĥnikaĵoj en la kastelo de Jäneda.
Granda parto de liaj verkoj konsistas el komponaĵoj por seninstrumenta mikso-ĥoro. Krome Urmas Sisask komponas, inter aliaj, por orĥestroj, piano kaj klarnetoj. Li kiel katoliko verkas ankaǔ multe da religia muziko.
Verkoj (elektitaj)
- La stelarhimno por piano (Tähistaeva tsükkel) (1980-1987)
- Gloria Patri (1988)
- Plejadoj (Plejaadid) (1989)
- Laktovojo (Linnutee galaktika) (1990)
- Andromedo (Andromeda galaktika) (1991)
- Kristnaska oratorio (Jõuluoratoorium) (1992)
- Magnificat
- Meso n-ro 1
- Simbioza Simfonio (Sümbiootiline Sümfoonia)
- Kometo Hyakutake
- Ave Sol (Saluton Suno!)
- Meso n-ro 4 op. 46: Kristnaska meso (Jõulumissa)
- Polaris, Simfonio por du pianoj kaj orĥestro (Põhjanael)
- Veni Sancte Spiritus (Venu Sankta Spirito!)
- Benedictio (Benado)