Uzanto-Diskuto:ArnoLagrange/arkivo 2006 3

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Erwin85Bot[redakti fonton]

Hi ArnoLagrange, a week ago I made a request for bot status on Vikipedio:Permespeto_por_robotoj, however there hasn't been a reply. Could you please have a look? Thanks, Erwin85 14:38, 26. Sep 2006 (UTC)

Kion vi konsilus?[redakti fonton]

En diversaj Vikipedioj mi havas salutnomon jen Slavik IVANOV, jen Amikeco. Lige kun la baldaŭa enkonduko de unueca nomo, kion vi konsilus al mi? Ĉu eble indas renomi min ĉi tie al Amikeco? Mi ne vere certas, kion fari... - Slavik IVANOV 11:33, 27. Sep 2006 (UTC) Responde al via respondo:

...tamen la salutnomo Amikeco estas registrita en ege multaj vikipedioj. Mi pensetas pri ŝanĝi Slavikojn al Amikecoj, subskribante en eo.wiki (per "pseŭdonimo") Slavik IVANOV. Ĉu tio ne ŝajnas bona solvo al vi? Mi vere hezitemas kaj ne finkomprenas, kion oni aŭtomate faros al mia nomo en la horo X. :) Alia ebleco estas ĉion lasi, kiel nun, kaj kiam la roboto fuŝigos miajn nomojn ĉie tra la multlingva Vikipedio, mi simple aldonu pseŭdonimojn por ke oni plu rekonadu min. - Slavik IVANOV 11:59, 27. Sep 2006 (UTC)
Do, mi petas vin ŝanĝi mian nomon al Amikeco. Slavik IVANOV

Persona peto[redakti fonton]

Saluton, Arno. Mi nun tradukas sciencan libron de mia patro (kiu estas profesoro pri organika kemio). En la libro li priskribas la trovaĵojn de (pra)homaj fosilioj, ĉe kiuj oni trovis spurojn de reŭmatismo kaj aliaj malsanoj. En la cirilskribita teksto la loko, kie oni trovis tiujn fosiliojn, nomiĝas "kavo Ŝatelj-o-Sen" (fonetike transskibita de la rusa cirila skribo). Evidente, temas pri iu konata loko aŭ konata trovaĵo, sed mi neniel povas trovi la originan transskribon de tiu loko en la franca. Ĉu eble vi havus iujn ideojn? Mi vane provis serĉi en Google. Amike, Alaŭdo ۩ 12:20, 27. Sep 2006 (UTC)

Mi opinias ke temas pri La Chapelle aux Saints (pr: la ŝapel' o sī), kiu estas grava prahistoria trovaĵloko L'homme de la Chapelle-aux-Saints

Vikipediisto:Eliott kiu pasis hazarde !

Unue mi havas peton, do mi kreis tion ŝablonon. Ĉu vi povus meti ĝin en tion specialan paĝon? Dankojn antaŭdezire.

Dankon pro ŝanĝo en mia ĉefpaĝopropono. Ĉu vi ankaŭ havas proponojn aŭ dezirojn?

Salutojn el la Algovio, Lupíro 23:56, 29. Sep 2006 (UTC)


Mi gratulas al vi pro la atingita rezulto. 378 voĉoj por vi estas bela rezulto (kompare kun la aliaj). Narvalo 19:16, 2. Okt 2006 (UTC)

Mi ne forgesis pri la resumoj:), ĉe forigoj mi klopodas aldoni. Narvalo 20:10, 2. Okt 2006 (UTC)

Nu, kiel dirite, mi neniel rilatas al "orgono". Mi jam nun ŝanĝadas ĉiujn aperojn de "Bjørn" en diskutoj, tiel ke homoj venu al mia nuna konto. :-) Bab 11:11, 5. Okt 2006 (UTC)

Nu, ĉiukaze mi jam ŝanĝis multege da tiuj "Bjørn", kaj estas erare ke mia antaŭnomo okupu lokon de artikolo. Tia situacio devenas de la plej frua epoko de la vikipedio, kiam ĉio ne tiel perfekte teknikis kiel nun... Sed dankon pro la ligo! Nun mi pli facile trovos la korektendaĵojn... :-) Bab 11:27, 5. Okt 2006 (UTC)
Vidu, nun nur du artikoloj ligas al Bjørn! Kaj ilin ne eblas ŝanĝi, pro spamfiltriloj... Bab 13:21, 5. Okt 2006 (UTC)
Dankon! - Espereble Bjørn baldaŭ iĝos neorfo! Mi trovos iun taŭgan lokon por ĝi... Bab 13:28, 9. Okt 2006 (UTC)

Hi, I have just added a bot request. Should I continue running it on your wiki, or should I wait for the approval. I am not running it on full speed. Only a few interwikies every now and then, until I get the approval. -Tarawneh account on ar.wiki 19:08, 6. Okt 2006 (UTC)


Reage al via skribo:

Ĉar inter majo de 2004 kaj decembro de 2005 estas pli ol 1,5 jaroj, mi ne komprenas vian akuzon. Mi eble en decembro de 2005 kontrolis/forigis/reuzis neuzitajn bildojn. Plej verŝajne mi simple aldonis la foton (inter dekoj da aliaj). Se ŝi petis vin, kial vi ne forigis la bildon en majo 2004 eĉ el la servilo?! Tiam la afero ne okazintus. Se ekzistas neuzita bildo, sen rimarkoj, kial ne aldoni ĝin? Narvalo 16:07, 7. Okt 2006 (UTC)

Bonvolu forigi la foton Dosiero:SuzanneBourot.jpg, ĉar vi aldonis kaj vi scias pri la necesaj (mal)permesoj. Narvalo 16:10, 7. Okt 2006 (UTC)

Komunumoj de Francio[redakti fonton]

Haha, dankon pro la komunumoj de Aude kaj pro viaj kuraĝigoj. 94 departementoj ? Nu, eteta afero ! ;=) Thomas Guibal 08:11, 16. Okt 2006 (UTC)

Bona ideo : mi ekde nun aldonos la ligon al Commons. Thomas Guibal 11:39, 16. Okt 2006 (UTC)

koordinatoj[redakti fonton]

Kara samideano! Mi ne estas tro sperta ĉe komputilo, tamen mi emas kontribuadi al Vikipedio. Mi aldonis geografiajn koordinatojn al kelkaj grandaj urboj lau ies konsilo en ĉi maniero Koordinatoj: 46° 12′ N 21° 19′ O / 46.200 °N, 21.317 °O / 46.200; 21.317 (mapo)Koordinatoj: 46° 12′ N 21° 19′ O / 46.200 °N, 21.317 °O / 46.200; 21.317 (mapo). Tiu sistemo kondukis al anglalingva paĝo kun ebleco elekti mapon au foton de la koncerna urbo. Ĉijare printempe tio plene funkciis. Sed lastmonate mi konstatis, ke la sistemo ne plu funkcias. Unue mi provis kopii koncernan linion el anglalingva Vikipedio, sed ĝi tamen ne funkciis. (En la Angla jes). Ĉar mi ne kapablas trovi samideanon, kiu konsilis al mi, tial mi petas vin helpi. Koran dankon VotoĉekVotoček 17:33, 16. Okt 2006 (UTC)

Mi respondis sur la diskutpaĝo de Votoček. --Schuetzm 18:16, 16. Okt 2006 (UTC)

Hej Arno![redakti fonton]

Pfff... Se mi iam h-sistemis en vikipediaj artikoloj, tio estis malcele. Sed pri diskutoj kaj mesaghoj, chiuj skribu kiel ili volas. Mi certas ke estas amasege da pli grandaj gramatikaj/vortaj eraroj en la vikipediistaj kaj diskutaj paghoj, kaj neniu korektas tiujn, chu? Vi ne shatas la h-sistemon?? Prifajfu... Roke, --Piechjo 19:13, 17. Okt 2006 (UTC)

Ŝanĝo de movu - renomu[redakti fonton]

Arno, dankon por via rapida solvo kun renomo de la klakilo "movu" je "removu". --Petr Tomasovsky 06:19, 19. Okt 2006 (UTC)

Eraroj en la propono pri ne-trovita-paĝo[redakti fonton]

Vidu: 1 Amike --Denizo 10:53, 22. Okt 2006 (UTC)

Mi tute reverkis la proponon, nun ĝi ne plu estas erarplena. Vidu: 1
Mi esperas ke vi enmetos la korektitan proponon Amike Denizo--130.226.47.226 14:38, 30. Okt 2006 (UTC)

M. Lagrange, pardonnez-moi de vous écrire en français et non en esperanto. J'ai vu que vous aviez créé la catégorie Kategorio:Planlingvoj , sur laquelle malgré le grand nombre d'articles référencés je n'en ai pas vu de consacré au Kotava. Il me semble qu'il pourrait tout à fait faire l'objet d'un article objectif en espéranto. Quelque espérantiste pourrait éventuellement s'inspirer de l'article éponyme figurant dans la section en français (dont je suis l'auteur) fr:Kotava, voire de ceux en allemand ou en espagnol.

Bcordelier

Forigado por ebligi renomadon[redakti fonton]

Arno, mi volus demandi vin, ĉu ankaŭ neadministrantoj povus forigi paĝon okaze de renomo? Ĉu tio estus iel teknike aranĝebla, por ke ankaŭ la ceteraj povus fari tian operacion, kiu estus ia "escepto" rilate al forigado de artikoloj kaj kiu estus ebla nur dum renomado? (Tiam aperis sciigo: Forigita por ebligi movon.) Dankon por via respondo? --Petr Tomasovsky 14:32, 26. Okt 2006 (UTC)

Arno, dankon por via respondo. Mi pensis, ke tia ĉi ebleco povus neniel damaĝi Vikipedion. --Petr Tomasovsky 14:48, 27. Okt 2006 (UTC)

Uzantoskatoloj[redakti fonton]

Dankon por vian remarkon pri la Uzantoskatoloj kaj mi provos de ne skribi ankaŭ ĝin.Do, ĉu vi havas kelkaj ideoj por fari pluraj uzantoskatoloj?--Jonathaneo 10:17, 27. Okt 2006 (UTC)

Darwin-fiŝo[redakti fonton]

{{Uzanto Scienca perspektivo}} Dankon, kara :) --Piechjo 12:32, 27. Okt 2006 (UTC)

francaj ŭ[redakti fonton]

Dankon por viaj indikoj rilata la artikolo Komunumoj de Vosges. Mi atentos al ĉiuj nun. Séb 15:17, 30. Okt 2006 (UTC)

Portalo:Homoj[redakti fonton]

Saluton Arno, ĉu vi hazarde ne scias, ĉu eblas, ke estu en Portalo:Homoj en sekcio - En tiu ĉi tago - aŭtomate aŭ per sistemo bildigataj informoj pri homoj, kiuj naskiĝis kaj mortis en la konkreta, kuranta tago? Tiuj homoj, kiuj estas skribitaj en la konkretaj tagoj. Aŭ ĉu necesas permane ŝanĝi la homojn ĉiutage? Dankon. --Petr Tomasovsky 07:51, 5. Nov 2006 (UTC)

Ĉu ne estus solvo, se mi kreus ŝablonojn por ĉiu tago, tie mi skribus naskiĝintojn kaj mortintojn kaj poste per ŝablono Currentday (aŭ alia) la sistemo ŝanĝus tiujn ĉi ŝablonojn? Ĉu tio eblas? --Petr Tomasovsky 10:37, 5. Nov 2006 (UTC)
Mi kreis du subpaĝojn, la unuan por la hodiaŭa tago, la alian por la morgaŭa tago. Ni ekvidos, ĉu la subpaĝoj ŝanĝiĝos. Poste mi faros plu. --Petr Tomasovsky 18:06, 5. Nov 2006 (UTC)

Administrantiĝo de Keldan[redakti fonton]

Saluton Arno! Mi mirigas, ke la administrantiĝo de Keldan neniam efektiviĝis. Li kandidatiĝis en la ĝusta loko, ricevis tri porajn voĉojn kaj neniun kontraŭon. Ankaŭ mi siatempe administrantiĝis per tri poraj voĉoj kaj neniu kontraŭo, do mi ne komprenas kial Keldan ne administrantiĝas. Jam nun la Esperanta Vikipedio havas malpli da administrantoj ol simile grandaj Vikipedioj, kaj laŭ mi vere mankas administrantoj. Do se vi ne havas iujn kialojn por kontraŭi la administrantiĝon de Keldan, mi petas vin senprokraste administrantigi lin. Anataŭdankon. Marcos 14:07, 9. Nov 2006 (UTC)


Hugo PRATT[redakti fonton]

Kara Arno, mi sugestas bari vikipediiston Jonathaneo. Liaj artikoloj, ekzemple tiu pri Hugo PRATT vere estas tro fuŝaj. Kaj el lia vikipediista paĝo montriĝas, ke li eĉ ne pretas unue lerni Esperanton. PaulP 11:50, 12. Nov 2006 (UTC)

Iu remetis la francaĵojn. Ĉu do iuj neniel aspiras atingi minimuman kvaliton? Kion fari??? PaulP 21:42, 13. Nov 2006 (UTC)
Hej, ĉiam atendu la bonan intencon de aliaj vikipediistoj! :) Estas, cetere, unu el la ĉefaj filozofiaĵoj de Vikipedio. Mi povas ĵuri, ke mi ŝanĝis la francan tekston al la Esperanta, sed pro iu stranga kialo niaj redaktoj, evidente, estis samtempaj (kaj via redakto eble pli profunda). Indas simple revenigi la vian, Arno! - Kunlaborema Slavik IVANOV 22:04, 13. Nov 2006 (UTC)
Nu, mi ja scias ke mi mem faras multajn erarojn, sed mi kontraŭas la forbaron de vikipediisto:Jonathaneo. Vi eble scias ke li stas amiko mia sed ĉiaokaze, mi kontraŭas forbarojn simple pro lingvaj eraroj! Oni forbaru vikipediistojn pro vandalismo, ktp sed ne nur pro lingva eraro! Estas la principo mem de vikipedio! Jonathaneo estas komprenebla (plejofte) kaj do liaj lingvaj eraroj estas korekteblaj! Vidu ekzemple lian artikolon pri katakombo en Parizo kiu estas tre legebla! --Internaciulo 12:00, 15. Nov 2006 (UTC)
Mi konsentas, ke estas malracie forbari onin pro malbona scio de Esperanto. Iel ajn, oni apenaŭ forbaras en en.wiki pro malbona scio de la angla aŭ en ru.wiki de la rusa. — Slavik IVANOV 14:08, 15. Nov 2006 (UTC)
Arno, vi miskomprenis min. Mi tute ne signifis ke oni ne forbaru Jonathaneo simple ĉar li stas mia amiko. --Internaciulo 07:42, 17. Nov 2006 (UTC)

Rename account help[redakti fonton]

Hi Arno,

Would it be possible to rename my account? I'd prefer not to list my real name within it. If so, please change it to VerusHircus .. thanks!

Salimma 03:40, 17. Nov 2006 (UTC)

Mal-forbaro[redakti fonton]

Mi volis forbari IVLIVS por ĉiam, sed la sistemo ne permesas tion. Kiel mal-forbari lin por denove forbari por ĉiam? ĉu necesas atendi la unu monaton?(Mi volis aldoni la tekston: laŭ interkonsento, pro uzo de nomo de aliaj vikipediistoj por fiataki novulon, daŭra vandalismo, plurfoja forbaro, atentigo) Narvalo 20:16, 28. Nov 2006 (UTC)

Bonvolu vidi mian lastan komenton en la diskutejo. Dankon. Bonan tagon 21:22, 28. Nov 2006 (UTC)

Bot request[redakti fonton]

... i noticed only today that i should inform an administrator of a bot request for Vikipediisto:Riccardobot --Riccardobot 12:33, 29. Nov 2006 (UTC)

Anonimulo metis tion sube en mia diskutpaĝo. Ĉu vi povas helpi min en traduko, mi pensas ke li petas forigon de artikoloj. Kvankam vi estas franco, via angla estas pli bona ol la mia.

Hi, I saw you created the page Frionsko, Lusiakio and Inkliŝo. These languages WERE my private conlangs, but I don't use them anymore and no one else knows it (I can't remember the grammar and vocabulary, so only it really is, is a name). Also the e-mail address and the sitename listed are incorrect. I don't know where to put these pages down for deletion so hopefully you'll know what to do with it. :) Servien 14:53, 29. Nov 2006 (UTC)

Roberto 15:27, 29. Nov 2006 (UTC)

Dankon. Alia favoro. Tiuj "lingvoj" aperas en kelkaj lokoj de interreto, kaj kelkaj personoj povas vidi ilin kiel "modernaj konkurantoj de Esperanto" (kelkaj homoj argumentas ke estas centoj da planlingvoj, pro tio Esperanto estas nur unu inter ili). Ĉu vi povas skribi al tiu Servien por ke li permesu ke tiuj artikoloj daŭrus en Vikipedio kiel klarigo ke tiuj lingvoj ne estas veraj helplingvoj "konkurantaj" de Esperanto, aŭ peti al li ke li metu tiun informon en interretaj lokoj en kiu aperas informoj pri liaj personaj projektoj.Roberto 15:40, 30. Nov 2006 (UTC)