Uzanto-Diskuto:IJKL

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, IJKL!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  DidiWeidmann 21:58, 16. Jun 2010 (UTC)

Saluton! Kial vi forigis aldonajn nomojn de pluramemo? --Fiskot (diskuto) 16:35, 30. Jan 2011 (UTC)

Ĉar unika nomo sufiĉas. IJKL 18:00, 30. Jan 2011 (UTC)

Saluton, IJKL. Mi ĵus malfaris vian ŝanĝon de "lia" al "sia" en smurfo, ĉar la refleksiva pronomo ne povas esti parto de la fraza subjekto. La aliajn ŝanĝetojn mi lasis. Amike --Tlustulimu 16:45, 4 Apr. 2011 (UTC)

Saluton, IJKL. Mi ĵus denove malfaris vian ŝanĝon de "lia" al "sia" en smurfo, ĉar la refleksiva pronomo ne povas esti parto de la fraza subjekto. Bonvolu atenti tion estonte. Ĉu via denaska lingvo eble estas latinida? Amike --Tlustulimu 10:11, 30 Jan. 2012 (UTC)
Saluton, IJKL. Kial vi denove aperigis la saman eraron? Ĉu vi ne povas distingi inter subjekto kaj objekto? En subjekto ne povas aperi "sia". Krome via komento malĝustas, ĉar temas pri apartaj frazoj. En ripeta kazo, mi rekomendas al vi aĉeton de esperanta gramatiko. --Tlustulimu (diskuto) 15:47, 9 Apr. 2012 (UTC)

Saluton. Ĉu vi havas opinion pri Birdoj ? Antaŭan dankon --pino 08:53, 18 Dec. 2011 (UTC)

Alternativaj esprimoj[redakti fonton]

Saluton IJKL. Trarigardante viajn kontribuojn, mi rimarkis ke vi ofte forigis alternativajn esprimojn por iuj aferoj (ekzemple "ŝtrumpokalsono" por "kalsonŝtrumpoj", "sovaĝ-okcidenta filmo" por "vakera filmo", "ĵetado de monero" por "monerumado", "dankofesto" ĉe "dankotago" ktp). Kutime vi donas neniujn klarigojn por la forigoj. Tamen la forigitaj alternativoj estas ĝenerale vaste uzataj esprimoj en Esperanto, kaj indas mencii ilin en la Vikipedio, ne nur por sciigi pri ili, sed ankaŭ por faciligi al tiuj Esperantistoj, kiuj pli alkutimiĝis al tiuj alternativaj esprimoj ol la la titole uzataj esprimoj, rekoni ke la titola esprimo celas la saman aferon kiel la de ili konata esprimo. Do mi petas vin ne plu forigi alternativajn esprimojn sen antaŭe konsulti la opinion de aliaj Vikippediistoj sur la diskutpaĝo.

Aldone mi dum la trarigardo de viaj kontribuoj rimarkis, ke ĝenerale vi faras redaktojn kiuj atestas pri tio, ke vi ne havas tre altan lingvoscion de Esperanto (ekzemple via anstataŭigo de "Patro Kristnasko" per "Patriarko Kristnasko", aŭ de "beboj" kaj "plenkreskuloj" per "gebeboj" kaj "geplenkreskuloj" en la artikolo vindotuko). Pro tio mi rekomendus al vi koncentriĝi pri la aldono de enhavo al la Vikipedio, anstataŭ fari nurlingvajn redaktojn. Se vi tamen pensas ke io bezonas lingvan poluron, menciu vian opinion unue sur la diskutpaĝo de la koncerna artikolo kaj atendu kion opinias aliaj Vikipediistoj pri tio. Marcos 13:43, 4 Jan. 2012 (UTC)

Saluton IJKL. Vi nek reagis al mia ĉi-supra atentigo, nek ŝanĝis vian emon forigi alternativajn esprimojn, nek ĉesis fari erarajn lingvajn "korektojn". Ĉu vi ne legis la atentigon? Aŭ ĉu vi intence ignoras ĝin? Mi petas vin reagi al mia atentigo, ĉar nur per komunikado ni povas veni al bona kunlaboro en Vikipedio. Marcos 16:42, 7 Feb. 2012 (UTC)

Saluton IJKL! mi malfaris vian redakton en artikolo Assassin's Creed ĉar necesas konservi referencon al Asasinoj - mi ĵus aldonis klarigon pri tio sur la diskutpaĝo de la artikolo. --Dominik (diskuto) 12:46, 5 Jun. 2012 (UTC)

Aĥtunk![redakti fonton]

Forigo
Se vi tiel obstine plu agos, oni preskaŭ certe baros vian IP-adreson de plua redaktado. Estus domaĝe, ĉu?
 PEJNO Simono  Diskuto  17:25, 1 Jul. 2012 (UTC)
Saluton IJKL. Okaze ke vi tion ne mem rimarkis: La ĉi-supra atentigo de Simono baziĝas sur via daŭra forigado de alternativaj esprimoj el artikolkomencoj, kiun vi daŭrigas malgraŭ antaŭaj kritikoj kaj sen iel reagi al la kritikoj. Mi hieraŭ informis pri tiu problemo en la diskutejo. Marcos (diskuto) 11:23, 2 Jul. 2012 (UTC)