Vânători (Mureș)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vânători (Mureş))
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Vânători
Vânători
Komunuma sidejo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Mureș
Alinome Héjjasfalva (hungare), Teufelsdorf (germane)
Iama hungara departemento Nagy-Küküllő
Situo 46° 14′ N, 24° 56′ O46.24111111111124.935277777778Koordinatoj: 46° 14′ N, 24° 56′ O
Vânători (Mureș) (Rumanio)
DMS
Red pog.svg
Alto super maro 369 m
Poŝtkodo 547635
Loĝantaro
– komunumo 3.901 (en 2011)
– vilaĝo 1.787 (en 2011; 1.718 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 120263
v  d  r
Information icon.svg

Vânători [vinatorj] (hungare: Héjjasfalva [he:jaŝfalva], germane: Teufelsdorf) estas komunumo en Rumanio oriente de Sighișoara. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Archita (Erked), Șoard (Küküllősárd), Feleag (Magyarfelek) kaj Mureni (Szederjes).

Situo[redakti | redakti fonton]

Vânători situas sur la suda bordo de Târnava Mare. La komunumon nord-oriente limas la distrikto Harghita kaj sude la distrikto Brașov.

En Vânători la nacia vojo DN13C debranĉiĝas de la nacia vojo DN13. Vânători havas haltejon ĉe la fervoja linio inter Sighișoara kaj Braŝovo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1910 ĝi havis 1 534 loĝantojn (hungaroj, rumanoj) kaj en 1992 1 595 (rumanoj, 32 % da hungaroj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia unua skriba mencio estas el 1329. Originale ĝi estis saksa vilaĝo, sed ĉ. 1500 ĝia loĝantaro pereis, kaj anstataŭ ĝi loksidiĝis hungaraj servutuloj. Ĝia rumana loĝantaro loksidiĝis en la 17-a jarcento. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]