Víctor Català

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Caterina ALBERT I PARADÍS
Naskiĝis 1869
en L'Escala, Katalunio
Mortis 1966
en L'Escala, Katalunio
Pseŭdonimo Víctor CATALÀ
Profesio Romanisto, novelisto, dramisto kaj poeto
Literatura movado Modernismo kaj Noucentisme
v  d  r
Information icon.svg

Caterina ALBERT I PARADÍS (L'Escala, Katalunio, 1869-1966). Verkistino sub vira pseŭdonimo Víctor CATALÀ.

Romanisto, novelisto, dramisto kaj poeto. Ŝi estis aŭtodidakta kaj moviĝis en la literatura sfero de naturalismo kiu regis kiam ŝi komencis skribi, tamen ŝi deklaris sin favora al "senbrida eklektikismo".

Ŝi debutis en la Floraj Ludoj (Jocs Florals) de 1898 per la teatra monologo “La infanticida” (La infan-murdintino) kaj la poemo “El llibre nou” (La nova libro). Ŝi verkis ankaŭ poezion: “El cant dels mesos” (La kanto de la monatoj) (1901), “Llibre blanc” (Blanka libro) (1905), kaj publikigis poemojn en diversaj gazetoj.

Kvankam siaj fruaj streboj dediĉitaj al la poezio kaj al la teatro-verkado, ŝi vere elstaris proze kio decide influis la evoluon de la kataluna literaturo de la 20-a jarcento. Ŝia proza verkaro evoluis tra kvar stadioj. La unua inkluzivas tri kolektojn de rakontoj "Drames rurals" (Kamparaj Dramoj) en 1902 "Ombrívoles" (Ombraj) en 1904 "Caires vius" (Akraj Randoj) en 1907 kaj poste la romano "Solitud" (Soleco) en 1905 kiu estas konsiderata kiel ŝia majstraĵo. La dua stadio konsistas el romano “Film (3000 metres)" (Filmo (3000 metrojn)) en 1919 kaj la kolekto de rakontoj: "La mare balena" (Patrino Baleno) en 1920. En la tria stadio ni trovas la kolektojn de rakontoj "Marines" (Maraj rakontoj) en 1928 kaj "Contrallums" (Kontraŭlumoj) en 1930 unu el ŝiaj plej bonaj kolektoj. La kvara kaj fina etapo inkluzivas la verkojn "La vida mòlta" (Vivo Eluziĝinta) en 1949 kaj "Jubileu" (Jubileo) en 1951. La Premio "Víctor Català” por rakontoj aŭ rakontaj pecoj, estis starigita en 1953 omaĝe al la verkisto.

Solitud, sukcesa romano kun la plej bonaj kritikoj tra siaj multenombraj eldonoj kaj tradukita al ok lingvoj inkluzive de Esperanto, estas la plej emblema verko de la modernisma renovigo de la kataluna literaturo kaj pionira romano en la reprezentado de la virina imagaro. La romano aperis poĉapitre en la revuo Joventut dum la jaroj 1904-1905. Tiu verko ricevis la premion Fastenrath de la Floraj Ludoj de la jaro 1908 kaj estas konsiderata ŝia ĉefverko. Ĝia temo estas la serĉado de la propra individueco kaj la eblo atingi apartan kaj liberan ekziston. La strukturo de la romano baziĝas sur instrua vojaĝo de ĵus edziniĝinta virino kiu post malagrablaj spertoj decidas serĉi sian propran vojon.

Per la romano “Solitud” la autorino stariĝis en la unua vico de la katalunaj verkistoj de la komenco de la 20-a jarcento, sed eble la plej surpriza romano - la aŭtorino mem diris ke ŝi antaŭeniris sian tempon - estis “Film (3000 metres)", kun rakontoj kiuj kunfandiĝas kaj aldoniĝas en la evoluon de la rolulo enkondukante deven-kinajn elementojn en la katalunan romanon. La verkaro de “Víctor Català”, kiu partoprenas la movadojn Modernismo kaj “Noucentisme”, -kultur-politika movado en Katalunio ĉe la komenco de la 20-a jarcento-, regalis nin per romanoj kaj roluloj, kiuj sekvas la stelon de la plej bonaj eŭropaj libroj de la periodo.

Ĉiam malhelpis ŝian publikan akcepton la fakto, ke ŝi estis fraŭla, tuŝis krudajn temojn kaj posedis potencan esprimkapablon. Ĉirkaŭis ŝiajn temojn amara vido pri la mondo, malproksime de bukolikaj idealigoj, kaj profunda radikiĝo en la grundo. En ŝiaj lastaj verkoj, brutalecon kaj krudecon anstataŭas rafinita kaj eleganta tono, kaj nostalgio pri pasinta epoko pli bona.