Völcsej
El Vikipedio
Völcsej (volĉej) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Sopron-Fertőd.
Bazaj informoj [redakti]
- Poŝtkodo: 9462
- Telefonkodo: 99
- Areo: 9 km²
- Loĝantaro: 410
- Koordinatoj: 47°29′54″N 16°45'60″E
Situo [redakti]
Völcsej situas laŭ la flankovojo inter Fertőszentmiklós kajKőszeg, la ĉefvojo Sopron-Balatono kaj fervojo Sopron-Szombathely estas ne tro for. Arbaro ĉirkaŭas la vilaĝon. Kőszeg troviĝas 26, Sopron 27, Kapuvár 28 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua skriba mencio devenis el 1281. En 1710 pro pesto multaj mortis. En 1955 2 kolĥozoj formiĝis.
Vidindaĵoj [redakti]
Vidindaĵo estas la romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Ladislao la 1-a (Hungario) kaj skulptaĵoj pri Sankta Floriano kaj Johano Nepomuka.
