Valdagno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Valdagno
Valdagno
Valdagno-Stemma.png
Ŝtato: Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono: Flag of Veneto.svg Veneto (2005)
Provinco: VI Viĉenco (2005)
Koordinatoj: 45°39′N 11°18′E  /  45.65°N, 11.3°O / 45.65; 11.3 (Valdagno)Koordinatoj: 45°39′N 11°18′E  /  45.65°N, 11.3°O / 45.65; 11.3 (Valdagno)
Alto super marnivelo: 230 m
Areo: 50 (2005) km²
Loĝantaro: 27483 (31-12-04)
Loĝdenso: 521 (2005) loĝantoj/km²
Subdividaĵoj: Campotamaso, Castelvecchio, Cerealto, Maglio di Sopra, Massignani, Novale, Piana, San Quirico (2005)
Najbaraj komunumoj: Altissimo, Brogliano, Cornedo Vicentino, Crespadoro, Monte di Malo, Recoaro Terme, Schio, Torrebelvicino (2005)
Patrono: San Clemente
Festa tago: 23-a de novembro (2005)
Nomo de loĝantoj: valdagnesi
Poŝtkodo: 36078 (2005)
Imposta kodo: L551 (2005)
Kodo laŭ ISTAT: 024111 (2005)
Telefona prefikso: 0445 (2005)
Retpaĝo: http://www.comune.valdagno.vi.it/
RedDot.png
Loko en mapo
v  d  r
Information icon.svg

Valdagno estas urbo kaj komunumo en la regiono Veneto en Norda Italio. La urbo havas proksimume 27.000 loĝantojn kaj troviĝas en la valo de torento Agno, 25 km nordokcidente de la provinca ĉefurbo Vicenza.

Valdagno estas la hejmurbo de la familio Marzotto, pioniroj de la teksa industrio. Ili ege kontribuis al la evoluo de la urbo en la 19-a kaj en la unua duono de la 20-a jarcento.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estas nomata laŭ la torento Agno, kiu trafluas ĝin. Oni ne certas pri la origino de la nomo. Kelkaj opinias, ke la nomo venas de la latina vorto amnius, kiu signifas rivero, aliaj supozas, ke ĝi venas de alnus (alno) aŭ de agnus (ŝafido). Laŭ aktuala esploro[1], dum la fera epoko la regiono estis loĝata de kelta popolacio, kaj la nomo devenas de la kelta vorto ogno kiu signifas virŝafo kaj estis kornohava kelta dio. En la kristana epoko la virŝafo iĝis la ŝafido, kiu troviĝas ankaŭx en la blazono de la urbo.

Valdagno estis unue menciita en dokumento en 1184[2], kiam ĝi estis feŭdo donita fare de la Vicenza episkopo al la Trissino-familio.

Tiam du kasteloj estis starigitaj sur du kontraŭaj montetoj, unu estis nomita la Valdagno-kastelo kaj la alia la Panisacco-kastelo.

En 1291, dum la milito kun Verono, Venecio okupis Valdagnon kaj konservis ĝin ĝis 1340. En 1377 ĝi estis konkerita fare de Bernabò Visconti estro de Milano kaj en 1404 ĝi iris reen al la venecianoj. De 1434 ĝis 1439 ĝi estis okupita fare de la Visconti familio kaj tiam re-aneksiita al Venecio fare de Gian Giorgio Trissino.

Inter 1510 kaj 1514 la urbo suferspertis ripetajn detruojn de la armeoj de Maksimiliano la 1-a, dum la milito kontraŭ la Venecia respubliko. Post la fino de la Venecia respubliko en 1797, Valdagno falis sub la franca kaj aŭstra regado. Fine en 1866 ĝi estis aneksita al la Itala reĝlando.

La firmao Marzotto

La firmao Marzotto[redakti | redakti fonton]

Valdagno estas la naskiĝloko de Gaetano Marzotto (1820-1910), pioniro de la teksa industrio. Li pligrandigis la firmaon fondita de la patro en 1836. Lia filo Vittorio Emanuele transprenis la firmaon en 1879 kaj pligrandigis la agadkampon konstruante industrian ŝpinejon. Sekve Gaetano, la filo de Vittorio Emanuele, plue evoluigis la firmaon. Li ege kontribuis al pligrandigo de la urbo fondante en la 1930-aj jaroj la novan urbkvartalon Cittá Sociale, kiu grandas 54 hektarojn kaj situas sur la maldekstra bordo de la rivero Agno.

Parto de la Cittá Sociale, nomata ankaŭ "Urbo de la harmonio", estas la Parco de la Favorita, la plej granda parko de Valdagno.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La turo de S. Clemente, konstruita inter 1545 kaj 1548 kaj projektita de Agostino Righetto.
  • La eksa monaĥejo S. Maria delle Grazie, antika konstruaĵo de la 16-a jarcento.
  • Villa Valle, nuntempe biblioteko kaj artgalerio, konstruita je la fino de la 17-a jarcento kaj projektita de la padova arkitekto Girolamo Frigimelica Roberti.
  • Palazzo Nanti, el al 17-a jarcento
  • Palazzo Festari, el la 18-a jarcento
  • La ĉefa preĝejo S. Clemente, konstruita en la 18-a jarcento. En la sakristio estas konservata ŝtono kiu originas el la antaŭa preĝejo kun enskribo "opus Hjeronimis" kaj la dato 1445.
  • Villa Gajanigo Barbieri, bela konstruaĵo kun klasika fasado, projektita je la fino de la 18-a jarcento de la arkitekto el Vicenza Carlo Barrera.

Ĝemelurbo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Maddalena G.-Menato M., Valdariete. I Celti nell’Alto Vicentino, Valdagno, 2013.
  2. Chilese L., L’Origine del nome e del comune di Valdagno, en “Quaderni del gruppo storico Valle dell’Agno”, n.31, 2006.