Valencio (Hispanio)

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Valencio
Fago de Valencio Blazono de Valencio
Oficiala nomo Valencia/Valènica
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Valencilando
Provinco Valencio
Komarko Comarca de València
Urbo
Poŝtkodo 46000-46099
Areo 134,65 km²
Alteco 15 m.
Distanco 352 km de Madrido
     " {{{distanco2}}} km de [[{{{alia loko2}}}]]
     " {{{distanco3}}} km de [[{{{alia loko3}}}]]
Loĝantaro 810 064 loĝ. (2008)
Loĝantonomo
Riveroj Xúquer kaj Túria
Retejo www.valencia.es
Situo de Valencio en Hispanio

Valencio (hispane Valencia, katalune València) estas la tria plej granda urbo de Hispanio. Ĝi estas la ĉefurbo de la Valencia Regiono. Ĝi situas ĉe la rivero Túria. Antaŭe la rivero trairis la urbon, sed post pluraj inundoj oni apartigis ĝin, kaj oni konstruis diversajn parkojn en la antaŭa fluejo.

Ĝia loĝantaro estas de ĉ. 800.000 homoj; se oni konsideras la aglomeraĵon, la tuto estas preskaŭ 1.600.000.

Valencio estas konata pro la festo de Les Falles, kie oni bruligas monumentajn figurojn faritajn el ligno kaj papero, je la 19-a de marto.

Enhavo

[redakti] Historio

Kun loĝantoj en la pratempo, la urbo tamen fariĝis grava post la araba konkero en 711.

Fine de la 11-a jarcento, ĝin rekonkeris la fama hispana eposheroo El Cid, kiu tie mortis en 1099, sed baldaŭ la araboj ĝin denove prenis. La lasta ŝanĝo de dominado okazis en 1238, post la batalo de Jakobo la 1-a de Aragono.

Dum la 15-a jarcento ĝi havis fortan disvolvon.

Valencio estis la ĉefurbo de la respublikana flanko dum granda parto de la Hispana Intercivitana Milito.

[redakti] Provinco

Valencio estas ĉefurbo de la samnoma provinco, kun ĉ. 2.300.000 loĝantoj. Ĉefaj urboj: Alzira, Sagunt, Burjassot, Cheste (Xest), Gandia, Cullera kaj Torrent.

[redakti] Regiono (Komunumo aŭ Lando)

Valencio estas la nomo de aŭtonoma komunumo de Hispanio. Vidu artikolon Valencilando.

[redakti] Esperanto en Valencio

Valencio estis historie kaj plu estas unu el la centroj de la hispana Esperanto-movado. Tie havis sian sidejon dum multaj jaroj la Hispana Societo por la Propagando de Esperanto, komence de la 20-a jarcento, kaj tie fondiĝis en la 40-aj jaroj la Hispana Esperanto-Federacio.

En Valencio okazis en 1934 Kongreso de SAT.

Ankaŭ tie okazis la Universala Kongreso de 1993.

Valencio estas la naskiĝurbo de diversaj famaj esperantistoj, inter kiuj Luis Hernández Lahuerta, Andrés Piñó Alegret kaj Antonio Guinart.

[redakti] Eksteraj ligoj

·  Priskribo kadre de kongreso