Valentin Florian Schweiger
Valentin Florian Schweiger | ||
---|---|---|
Valentin Florian Schweiger en 2011
| ||
Persona informo | ||
Valentin Schweiger | ||
Naskiĝo | la 17-an de septembro 1995 en en Berlino, Germanio | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Familio | ||
Patro | Til Schweiger vd | |
Patrino | Dana Schweiger (en) vd | |
Gefratoj | Emma Schweiger, Luna Schweiger kaj Lilli Schweiger vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Valentin Florian SCHWEIGER (naskiĝis la 17-an de septembro 1995 en Berlino, do nun 29-jara) estas germana infana aktoro kaj filo de la aktoro kaj reĝisoro Til Schweiger.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Valentin Florian Schweiger estas la plej aĝa infano de la germana aktoro Til Schweiger kaj la usona mododezajnistino Dana Schweiger. Li havas tri pli junajn fratinojn: Luna, Lilli kaj Emma Schweiger.
En kineja filmo li unuafoje videblis en aĝo de apenaŭ du jaroj - en la germana filmo Knockin’ on Heaven’s Door de 1997. En la tiujare plej sukcesa germania kineja filmo Keinohrhasen ("senorelaj leporoj") de 2007 li aktoris en la rolo de la juna knabo Ludo Decker, kaj ankaŭ en la daŭrigo Zweiohrküken ("duorelaj kokidoj" - ambaŭ filmtitoloj aludas al strangaj memkudritaj infanludiloj) ŝi havis aktoran rolon.