Velikij Novgorod

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Velikij Novgorod (ruse Великий Новгород) estas urbo en nord-okcidenta Rusio, ĉefurbo de Novgoroda provinco. La urbo situas ĉe la vojo el Sankt-Peterburgo al Moskvo.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 49401.

La oficiala fondojaro de la urbo estas 859, kvankam ĝi supozeble ekzistis ankaŭ pli frue.

Ĝi havas statuson de urbo ekde la jaro 859. La Pravda Jaroslava, origine kombinita fare de Jaroslavo la Saĝa, nome la Granda Princo de Kievo, estis koncedita al Granda Novgorodo ĉirkaŭ 1017, kaj en 1054 estis integrigita en la Ruskaja Pravda, kiu iĝis la leĝo por ĉiuj el Kieva Regno. Ĝi pluvivis nur en pli postaj eldonoj de la 15-a jarcento.

La urbo antaŭe estis nomita Novgorod (Новгород) ĝis 1998.

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en la jaro 2005).

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 58°31' norde, longitudo 31°17' oriente.

La urbo estas ĉe rivero Volĥov (Волхов) en 6 km de lago Ilmen (Ильмень).

En la urbo estas fervoja stacio.

En jaro 1959 la urbo havis 61 mil loĝantojn. En jaro 2002 la urbo havis 216,9 mil loĝantojn.

Historio

Novgorodo estas unu el la plej malnovaj urboj de Rusio. Ekde la 8-a jarcento ĝi estis centro de kelkaj loĝlokoj ĉe la lago Ilmen, en la 9-12-a jarcentoj — la unua ĉefurbo kaj poste unu el la plej gravaj centroj de la malnova rusa ŝtato, ĉefurbo de la Novgoroda ŝtato ĝis ĝia subiĝo al la Granda Duklando de Moskvo.

Inter la jaroj 1136 kaj 1478 en Novgoroda ŝtato formiĝis la Novgoroda feŭda respubliko, ŝtatsistemo regata de Veĉe — kunveno de parto de vira loĝantaro. Vidu en la ĉefartikolo: Novgoroda respubliko.

En 1570 ĉ. du mil loĝantoj estis mortigitaj akuze pri perfido, laŭ ordono de Ivano la Terura.

En 1611-1617 la urbo estis okupita kaj prirabita de svedaj trupoj. Ĉe la fino de la okupado nur kelkcent loĝantoj daŭre loĝis en ĝi.

Dum la Dua mondmilito la urbo estis okupita de naziaj trupoj ekde la 15-a de aŭgusto 1941 ĝis la 20-a de januaro 1944 kaj preskaŭ plene detruiĝis.

En 1951 en la urbo estis trovita la unua betulŝela dokumento, da kiuj estis trovite ĝis nun entute 969. La dokumentoj (laŭ enhavo ĉefe personaj kaj aferaj leteroj), skrapitaj sur ŝelo de betulo, enhavas unikajn tekstojn el ĉiutaga vivo de la antikva urbo (11-15-a jarcentoj). Vidu en la ĉefartikolo: Betulŝelaj dokumentoj.

Vidindaĵoj

Katedralo de Sankta Sofia en Velikij Novgorod

Novgorod konservas kelkajn specimenojn de la antikva rusa konstruarto. La plej elstara inter tiuj estas la katedralo de Sankta Sofia, kies konstruo komenciĝis en 1045. La katedralo estas ene de la urba Kremlo (fortikaĵo), kies nunaj muroj estis konstruitaj en la 15-a jarcento.

Inter la pli modernaj vidindaĵoj plej famas monumento „Miljariĝo de Rusio“ (1862).

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda