Vera T. Sós

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vera T. Sós
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1930 (1930-09-11)
en Budapeŝto
Morto 22-an de marto 2023 (2023-03-22) (92-jaraĝa)
en nekonata valoro
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd • ELTE Radnóti Miklós School • Hungara Scienca Akademio
Familio
Edz(in)o Pál Turán
Infanoj György Turán • Tamás Turán
Okupo
Okupo matematikisto • universitata instruisto
vdr

Vera Turán Sós [ŝOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Turán. Sós Vera estis hungara matematikisto, profesoro, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio (1990), membro de Aŭstra Scienca Akademio (1995). Ŝia edzina nomo (kutima en Hungario estis Turán Pálné. Majusklo T estas mallongigo de Turán. Ŝia edzo estis Pál Turán. Vera T. Sós [1] naskiĝis la 11-an de septembro 1930 en Budapeŝto kaj mortis la 22-an de marto 2023.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vera Turán Sós frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1948-1952, kie ŝi lernis precipe de Pál Erdős kaj Alfréd Rényi. Post la diplomo ŝi restis samloke en la universitato por instrui, krome ŝi edziniĝis kaj baldaŭe naskis 2 filojn. Ŝi profesoriĝis en 1980. Post 2 jaroj ŝi estis nomita katedrestro, krome ŝi ricevis postenon ankaŭ en matematika instituto. Ŝi doktoriĝis en 1980 antaŭ la akademio. Ŝi okupiĝas pri nombroteorio, kombinatoriko, grafeteorio. Ŝi ricevis memormedalon en 1974, 4 premiojn inter 1983-2006.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • On the Distribution Mod 1 of the Sequence {n alpha} (1958)
  • Strong Irregulations of the Distribution of á Sequences (1983)
  • Uniformity and Irregularity (1995)
  • Analízis I–II., (2005–2007)

Fontoj[redakti | redakti fonton]