Verbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vortospecoj

Verbo estas vortspeco, kiu plej ofte signifas agon ("legi", "kuri"), okazon ("brili", "disiĝi"), aŭ staton ("ekzisti", "vivi", "stari"). Depende de la lingvo, verbo povas varii forme laŭ multaj faktoroj, eble inkluzive ĝia verbotempo, aspekto, gramatika modo, kaj voĉo. Ĝi ankaŭ povas akordi kun la persono, genro, kaj/aŭ pluraleco de kelkaj el ĝiaj argumentoj (kiujn ni normale nomas subjekton, objekton, ktp.).

Valenteco

La nombro de argumentoj, kiujn verbo bezonas, estas ĝia valenteco. Laŭ valenteco, oni povas klasifiki verbon kiel unu el:

  • Netransitiva (valenteco = 1): la verbo havas nur subjekton: Ekzemple: "li kuras", "ĝi falas".
  • Transitiva (valenteco = 2): la verbo havas subjekton kaj rektan objekton. Ekzemple: "ŝi manĝas fiŝaĵon", "ni ĉasas kuniklojn".
  • Duoble transitiva (valenteco = 3): la verbo havas subjekton, rektan objekton kaj nerektan objekton. Ekzemple: "mi donis al ŝi libron", "ŝi sendis florojn al mi".

Lingvoj eĉ povas havi verbojn kun valenteco = 0. Ekzemple, en Esperanto, oni povas diri ke akveroj falas el la ĉielo per unu verbo, sen subjekto kaj sen objekto: "Pluvas". Oni kelkfoje nomas ĉi tiujn verbojn "senpersonaj verboj".

En Esperanto, verboj estas tre valentece flekseblaj, ĉar la sufiksoj "-igi" kaj "-iĝi" povas ŝanĝi la transitivecon de verbo.

Kopulo

Kopulo estas tipo de verbo, kelkfoje nomiĝita "kuniganta verbo", kiu estas uzata por pridiri la subjekton aŭ egaligi la subjekton kaj la komplementon. Ĉar kopuloj ne signifas faritajn adojn, oni ofte analizas ilin ekster la transitiva/netransitiva distingo. La plej baza kopulo en Esperanto estas la verbo "esti".

Kelkaj lingvoj (la semidaj lingvoj, la rusa, la ĉina kaj aliaj) povas forigi bazan kopulon, speciale en la prezenca verbotempo. En tiuj lingvoj substantivo kaj adjektivo (aŭ du substantivoj) povas konsistigi plenan frazon. Ĉi tiun frazospecon oni nomas senkopula frazo.

Verba substantivo kaj verba adjektivo

La plejparto de lingvoj havas kelkajn verbajn substantivojn kiuj signifas la faradon de la verbo. En hindeŭropaj lingvoj, estas multaj specoj de verbaj substantivoj, inkluzive gerundoj, infinitivoj, kaj supinoj. Esperanto povas uzi nur infinitivojn substantive, ekzemple "vidi estas kredi".

En la hindeŭropaj lingvoj, verbaj adjektivoj ĝenerale nomiĝas participoj. Esperanto havas ses tipojn de participoj; de la verbo "vidi" oni povas krei la participojn "vidinta", "vidita", "vidanta", "vidata", "vidonta", kaj "vidota", adjektivoj kiuj enhavas signifon de verbo (komplete kun la verbotempo), de kiu la substantivo estas la subjekto aŭ la objekto.

Akordo

En lingvoj kiuj fleksias verbojn, la verbo ofte akordas kun sia unua argumenta (tio, kion ni normale nomas la subjekto) persone, pluralece, kaj/aŭ genre. Esperanto ne havas ĉi tiujn akordojn, sed lingvoj kiel la rusa kaj la hinda enhavas multajn el tiaj verboformoj.

La hispana fleksias verbojn tempe, mode, kaj aspekte kaj ili akordas persone kaj nombre (sed ne genre) kun la subjekto. La japana, aliflanke, fleksias verbojn laŭ multaj pliaj kategorioj, sed montras nenian akordon kun la subjekto. La eŭska, la kartvela, kaj kelkaj aliaj lingvoj, havas multapersonan akordon: la verbo akordas kun la subjekto, kun la rekta objekto kaj eĉ kun la nerekta objekto se ĝi ĉeestas.

Vidu ankaŭ