Vernayaz
| Vernayaz | |
|---|---|
|
|
|
| Kantono | Valezo |
| Distrikto | Saint-Maurice |
| Koordinatoj | 46°08′00″N 07°02′00″O / 46.133333°N, 7.033333°OKoordinatoj: 46°08′00″N 07°02′00″O / 46.133333°N, 7.033333°O |
| Nombro de enloĝantoj | 1 725 (2007) |
| Areo | 5,7 km² |
| Alteco | 452 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 1904 |
| Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Vernayaz estas svisa komunumo en kantono Valezo, ĉirkaŭ 70 km (birdfluge) oriente de Ĝenevo kaj 5 km nord-okcidente de Martigny. Ĝi estas la plej juna komunumo el Valezo, ĉar ĝi kreiĝis en 1912 de sia disiĝo dis'de komunumo Salvan.
Ĝi kuŝas sur la dekstra bordo de Rodano, al kiu tie kunfluas du riveroj: sude rivero Trient kaj norde rivero Salanfe (apud la vilaĝo Miéville).
La najbaraj komunumoj estas okcidente: Salvan; norde Evionnaz; nord-oriente (trans Rodano): Dorénaz; kaj sude: Martigny.
La aŭtovojoj A9 trairas la komunumon, sed la pli proksima vojnodo estas en Martigny.
Vidindaĵoj [redakti]
Apud vilaĝo Gueuroz staras la Ponto de Gueuroz alta de 187 m, konstruita en 1934. Ĝi lontempe estis la plej alta en Eŭropo.
La kanjono Gorges du Trient, profunda je 200 m, vizitebla per pontetoj estas facila promenejo.
La akvofalo de Pissevache.

