Vezseny
El Vikipedio
Vezseny [veĵenj] estas malgranda vilaĝo en meza Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en subregiono de Szolnok. La loknomo signifas slave: kurbiĝo. Nobela familio havis la saman nomon, ili havis tie bienojn. La saman nomon oni trovas en Nagyvázsony.
Enhavo |
Bazaj informoj[redakti]
- Koordinatoj: 47°01′44″N 20°12′58″O / 47.02889°N, 20.21611°OKoordinatoj: 47°01′44″N 20°12′58″O / 47.02889°N, 20.21611°O
- Alto super marnivelo: 87-91 m
- Poŝtkodo: 5093
- Telefonkodo: 56
- Areo: 25 km²
- Loĝantaro: 650
Situo[redakti]
Vezseny situas en dekstra bordo de Tiso, havanta fervojon, vojon kaj pramon.
Historio[redakti]
Tie oni trovis objektojn jam el la ferepoko kaj el la bronzepoko. La komunumo senhomiĝis pro la tatara invado en 1241. En 1895 inundo detruis la vilaĝon.
Vidindaĵo[redakti]
- romkatolika kapelo omaĝe al Reĝo Stefano la 1-a (Hungario) de 2006
