Viŝnjevac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viŝnjevac situas en la mapo en la verda municipo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Viŝnjevac, slave Višnjevac, serbe Вишњевац, hungare Meggyes estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Baĉka, en municipo de Subotica.

Situo[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas sur ebenaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. Proksimume tiam serboj – venintaj el foraj regionoj – fondis vilaĝon por rompi la hungaran hegemonion. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1945 tio estis parto de Hungario. La freŝaj serboj estis forpelitaj, alvenis hungaroj el Rumanio. Ili devis rifuĝi en 1945, kiuj ne, la serbaj partizanoj murdis ilin. Poste alvenis denove serboj el foraj regionoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]